Artistoj riĉigas noktovivon en Kuanzhai-aleo de Chengdu |
2025-06-23 |
Kuanzhai-aleo estas fama turismejo de la urbo Chengdu en la okcident provinco Sichuan, Ĉinio. Tie estas la nuraj postrestaĵoj de Shaocheng-kulturo de antaŭ 3 000 jaroj kaj de la 300-jara Mancheng-kulturo. Ĝia arkitektura stilo kombinas la kulturon de hutong de norda Ĉinio kun la tradiciaj kortoj de Sichuan. Tiu renovigita historia loko estas tre ŝatata de turistoj kaj lokanoj, kun multaj restoracioj, vendejoj kaj bunta noktovivo. La ĉeesto de artistoj surloke donas al vizitantoj pli intiman sperton de sichuan-a kulturo kaj igas la viziton al tiu loko pli speciala kaj memorinda. Jen kelkaj ekzemploj: Juna muzikisto prezentas nuntempan ĉinan popolmuzikon en drinkejo. Artistino prezentas tradiciajn kantojn kaj dancojn sur podio. Artisto prezentas sian lertecon fari kompleksajn korpajn movojn ekvilibrante bovlon kun brulanta kandelo sur sia kapo. Post prezento de la tradicia maskoŝanĝado de Sichuan-a Opero, artisto salutas klientojn en drinkejo. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |