Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis 9-a Ĉina kaj Sud-Azia Ekspozicio en Kunming
2025-06-20

La 19-an de junio malfermiĝis la 9-a Ĉina kaj Sud-Azia Ekspozicio en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi altiras reprezentantojn de pli ol 2 500 entreprenoj el 73 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj.

















La sestaga evento kunigas ĉiujn sud- kaj sudorientaziajn landojn, okupante 16 ekspoziciejojn, el kiuj preskaŭ 70% estas dediĉitaj al profesiaj sektoroj kiel fabrikado, verda energio, kafindustrio kaj tradicia medicino.


Du sudaziaj pavilonoj kun preskaŭ 800 budoj estis starigitaj, inkluzive de tiuj de Barato kaj Pakistano -- ĉiu el la du landoj gastigas 140 budojn.


Preskaŭ 40 ekonomiaj kaj komercaj eventoj estas planitaj dum la ekspozicio, inkluzive de forumoj kaj aĉet-kunigoj celantaj profundigi regionan kunlaboron.


La unua ekspozicio okazis en Kunming en 2013, la saman jaron kiam Ĉinio prezentis la iniciaton "La Zono kaj Vojo". Ĝi de tiam faciligis pli ol 110 miliardojn da usonaj dolaroj en eksterlandaj komercaj transakcioj kaj servis pli ol 20 mil entreprenojn. En 2024, komercado inter Ĉinio kaj sudaziaj landoj atingis preskaŭ 200 miliardojn da usonaj dolaroj, duobliĝante en la pasinta jardeko kun averaĝa jara kreskorapideco de 6.3%.


Redaktoro: Xie Ruifeng
































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">La arkeologiejo Jinsha en Chengdu - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio