La arkeologiejo Jinsha en Chengdu |
2025-06-20 |
La arkeologiejo Jinsha estas la centro de la antikva regno Shu, kies civilizacio disvolviĝis ĉe la alta parto de la baseno de Jangzio de la 12-a jarcento a.K. ĝis la 7-a jarcento p.K., alivorte, antaŭ ĉ. 3 200-3 600 jaroj. Tiu arkeologiejo, kune kun tiu de Sanxingdui, reprezentas la kulminon de la disvolvado de Shu-regno. Ornamaĵo de Senmortaj Birdoj Ĉirkaŭ la Suno, elfosita en Jinsha Konsiderata la ĉefa arkeologia malkovro de Ĉinio en la 21-a jarcento, la arkeologiejo Jinsha rivelis la plej densan kolekton da eburaĵoj kaj la plej grandan kvanton da oraĵoj kaj jadaĵoj jam trovitaj en arkeologiejoj de tiu periodo. La plej fama el tiuj antikvaĵoj estas la Ornamaĵo de Senmortaj Birdoj Ĉirkaŭ la Suno, unu el la ĉefaj ŝablonoj de la ĉina kultura heredaĵo kaj simbolo de la urbo Chengdu. Jada ĉeno skulptita antaŭ pli ol 3 000 jaroj impresas pro la elstara prilaborado. Testuda karapaco uzita por divenado La malkovro de tiuj trezoroj pruvas, ke Chengdu havas urban historion de pli ol 3 000 jaroj, kaj Jinsha nun estas konsiderata la komenca punkto de chengdu-a urba historio. En 2007, tiu arkeologiejo fariĝis naci-nivele protektita kultura heredaĵo kaj eniris la liston de naci-nivelaj arkeologiejoj. En la sama jaro, muzeo estis inaŭgurita en tiu loko, kun areo de 300 mil kvadrataj metroj kaj konstruita areo de proksimume 40 mil kvadrataj metroj. Bronzaĵo en formo de homa korpo kun ronda truo en la kolo Kiel la plej reprezenta eksponejo pri antikva Shu-civilizacio, la Muzeo de Jinsha-Arkeologiejo miksas tradiciajn metodojn de eksponado kun novigaj konceptoj por prezenti la kulturon de Shu-regno. Ĝi estas agnoskata kiel ĉina 4A-nivela turismejo, nacia unuaklasa muzeo, nacia bazo por popularigo de scienco, nacia bazo por esplorado kaj praktika edukado por lernantoj de bazaj kaj mezlernejoj, kaj bazo por praktiko de post-doktora novigo en la provinco Sichuan. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |