Meshrep |
2025-06-19 |
Meshrep estis aldonita en la Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de UNESKO antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi estas tradicia arto de ujguroj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, ujguroj okazigas diversajn specojn de Meshrep en malsamaj eventoj por festi kaj celebri la rikolton de agrikulturo aŭ bredado. Per tio oni celas kreskigi solidajn familiajn, amikajn, najbarajn kaj komunumajn rilatojn, tio ankaŭ estas grava afero por laboro kaj vivo. Ekzemple, printempo estas la sezono, kiam ujguroj zorgas pri junaj kultivaĵoj, tial ili okazigas Kok-Meshrep por preĝi al promesplena estonteco kaj abunda rikolto. "Kok" estas la ujgura vorto por junaj kultivaĵoj. En la pasinteco, aliaj komunaj Meshrep-aktivadoj inkludis Huoxalik-Meshrep, por festi geedziĝon, plenaĝecan riton, rikolton kaj aliajn festivalojn; Dolan-Meshrep, por honori la ĉasistan vivon kaj kuraĝon de prapatroj; Namakul-Meshrep, por mediacii konfliktojn aŭ solvi disputojn; Keiyet-Meshrep, por kritiki malmoralan konduton aŭ eduki la publikon; Ketaphan-Meshrep, servanta kiel ia literatur-recenzo. Ĉi tiuj malsamaj specoj de Meshrep traktas diversajn aspektojn de laboro kaj vivo, transdonante artojn, kulturon, sciojn kaj vivspertojn, kun ĝojo kaj plezuro. Por ujguroj, tri homgrupoj estas ŝlosilaj por Meshrep: La eventprezentanto, la invititaj popolartistoj kaj la partoprenantoj. La prezentanto devas esti majstro de la tradicioj kaj kapable regi ĉiun aspekton de la agadoj, certigante, ke la evento iru glate kaj plaĉe. Por pli bone protekti ĉi tiun tradicion, laborrenkontiĝoj estis establitaj por protekti kaj trejni Meshrep-prezentantojn kaj popolartistojn. Modernaj sonregistraĵoj kaj videaĵoj estis produktitaj, akademiaj konferencoj estis kunvokitaj por antaŭenigi esploradon, kaj universitataj studentoj specialiĝantaj pri Meshrep estis trejnitaj por iĝi profesiuloj, kontribuante al ĝia daŭripova disvolviĝo. Oni povas diri, ke Meshrepo konsistigas la plej gravan portanton de ujguraj kulturaj tradicioj. Kompleta evento de Meshrep entenas riĉajn elementojn de tradicioj kaj spektaklaj artoj, kiel muziko, danco, dramo, popolartoj, akrobataĵoj, parola literaturo, manĝkutimoj kaj ludoj. Tradicia ujgura muziko estas la plej ampleksa arta formo inkludita en la evento, integrante kanton, dancon kaj distron. Meshrep funkcias kiel "klasĉambro", en kiu homoj povas lerni pri siaj tradiciaj kutimoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |