Nanyin |
2025-06-19 |
Tiu ĉi filmeto montras du esencajn perkutilojn uzatajn en Nanyin-muziko. Maldekstre estas perkutilo nomita Paiban, kiu konsistas el du aŭ tri lignaj frapiloj tenataj vertikale. Frapado de tiuj perkutiloj rezultas en sono, kiu markas la ritmon de la muziko. Ĝia ludanto kutime ankaŭ rolas kiel ĉefkantisto. Dekstre estas Shuangzhong, du malgrandaj porcelanaj tetasoj, kiu estas frapataj kiel cimbaloj. Oni devas teni ilin ĉe la randoj kaj milde ilin frapi por produkti pli klaran kaj altan sonon. La uzo de tetasoj por fari muzikon spegulas la popoldevenon de Nanyin, devenigita el improviza uzo de ordinaraj objektoj kiel muzikiloj. Nanyin (南音), ankaŭ konata kiel "Nanguan" (南管), estas unu el la plej antikvaj stiloj de tradicia ĉina muziko, kun historio de pli ol mil jaroj. Ĝi originis en la regiono de la urbo Quanzhou, Fujian-provinco de Ĉinio dum la dinastioj Han kaj Tang kaj konservas elementojn de la muziko ludata en la kortegoj de Ĉinio en antikveco. En 2009 Nanyin estis aldonita al la listo de nemateria kultura heredaĵo de UNESKO. Nanyin estas konsiderata "vivanta fosilio" de la ĉina muzikhistorio. Ĝi estas populara en suda Fujian-provinco laŭ la sudorienta marbordo de Ĉinio. Ekde Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.), migrantoj el la centra regiono de Ĉinio enkondukis muzikon en la sudan regionon de Fujian, centritan ĉirkaŭ Quanzhou, miksante ĝin kun loka popolmuziko. La malrapidaj, simplaj kaj elegantaj melodioj estas ludataj per distingaj instrumentoj kiel bambua fluto nomata dongxiao kaj kurbkola liuto ludata horizontale nomata pipa, same kiel pli oftaj blovinstrumentoj, kordinstrumentoj kaj frapinstrumentoj. El la tri komponantoj de Nanyin, la unua estas pure instrumenta, la dua inkluzivas voĉon, kaj la tria konsistas el baladoj akompanataj de la ensemblo kaj kantataj en la dialekto de Quanzhou, ĉu de sola kantisto, kiu ankaŭ ludas klakinstrumentojn, ĉu de kvaropo, en kiu ĉiu kantisto ludas laŭvice. Nanyin estas ludata dum printempaj kaj aŭtunaj ceremonioj por adori la dion de muziko, ĉe geedziĝoj kaj entombigoj, kaj dum ĝojaj festadoj en kortoj, merkatoj kaj stratoj. La riĉa repertuaro de kantoj kaj partituroj konservas antikvan popolmuzikon kaj poemojn kaj influis operon, pupteatron kaj aliajn prezentartajn tradiciojn. Ekzistas ĝis nun pli ol 2 000 instrumentaj kaj voĉaj pecoj de Nanyin, kun kantotekstoj ĉefe el Tang-legendoj, popolaj rakontoj kaj rakontoj pri roluloj el la dinastioj Song, Yuan kaj Ming, tiuj melodioj estas belaj kaj kortuŝaj. Nanyin havas signifan akademian esplorvaloron en muzikologio, antropologio, lingvistiko, folkloraj studoj kaj la historio de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝi estas ankaŭ spirita ligo por transmaraj ĉinoj, ludante pozitivan rolon en plifortigo de la nacia identeco. Redaktoroj: Rafael Henrique Zerbetto kaj Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |