Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina sperto pri energitransiro: Diskoniginda en COP30
2025-06-18

La Monda Junulara Prienergia Turneo, okazinta por la tria fojo inter la 4-a kaj la 8-a de junio ĉijare en la ĉinaj provincoj Shandong kaj Sichuan, kunigis 14 junajn profesiulojn kaj studentojn el ok landoj. Kreita de partnereco inter Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo (ACCWS, laŭ anglalingva mallongigo) kaj la kompanio CHN Energy, la turneo alportis gravan novaĵon ĉijare: En ĝi partoprenis ne nur junaj talentuloj vivantaj en Ĉinio, sed ankaŭ kelkaj gastoj el aliaj landoj.


Muntado de sunpanelo por instalado surmare


Kun la celo prezenti kaj diskuti solvojn kadre de energitransiro, temo de ĉi-jara 30-a Konferenco de UN pri Klimatŝanĝiĝo (COP30), kiun Brazilo gastigos en novembro, la turneo prezentis lastatempajn atingojn de Ĉinio en tiu kampo kaj stimulas internacian debaton kaj kunlaboron inter landoj cele al antaŭenigo de energifontoj verdaj kaj kun malpli granda efiko sur medio.


Granda projekto pri sunenergio ĉe la delto de la Flava Rivero


Post naskiĝo en la provinco Qinghai en okcidenta Ĉinio, la Flava Rivero iras sian vojon ĝis renkontiĝo kun la maro ĉe la urbo Dongyin en la orienta provinco Shandong. La sablo kaj ŝlimo alportataj de la akvo donas flavan koloron al la akvoj de tiu ĉi rivero, kiu lulis la ĉinan civilizacion. En la punkto, kie la Flava Rivero renkontas la maron, oni vidas spektaklon similan al tiu de la renkonto de la akvoj de la riveroj Negro kaj Solimões en brazila amazonio: En ambaŭ kazoj, la malsamkoloraj akvoj malrapide miksiĝas, kreante dukoloran spektaklon de la naturo. Laŭlonge de historio, la akumulado de sablo kaj ŝlimo kaŭzis ŝanĝojn en la vojo de la rivero proksime de ĝia delto, sed nuntempe laboro de medimonitorado kune kun homaj intervenoj laŭbezone kontribuis por stabiligo de la rivervojo kaj protekti ĝiajn randojn en areo gravega por trafiko de migrantaj birdoj.


Kaj ĝuste tie, proksime de la loko, kie la Flava Rivero brakumas la maron, CHN Energy disvolvas pioniran projekton pri sunenergio sur la maro, nomita HG14, kun kapablo generi pli ol 1GW da elektro, kiam ĝi estos finkonstruita. Instali sunpanelojn super la maro unuavide ne ŝajnas io tiom komplika, sed fakte tio estas granda defio por inĝenieroj: Krom la tajdoj kaj la efiko de sala akvo kaj humideco sur la aparataro, oni ankaŭ devas konsideri plurajn aliajn eblajn problemojn rilate al marbestoj kaj navigado en la ĉirkaŭaĵoj.


HG14 estas monde la unua surmara projekto pri sunenergio sukcese ligita al la reto de elektrodistribuado surtere, kaj tion oni faris en novembro 2024. Krom tio, HG14 estas la plej granda projekto jam ekkonstruita pri surmara sunenergio. Kiam ĝi estos finkonstruita, ĝi kovros areon de 1.223 hektaroj per 2 934 sunpaneloj. Tiu projekto ankaŭ pioniras en la uzo de grandaj ŝtalaj framoj, ligitaj al solida bazo funde de la maro, kiel bazo por instalado de fotovoltaaj paneloj kaj aliaj aparatoj. La strukturo estis desegnita por mildigi la ĝenon sur maraj vivaĵoj kaj ne malhelpi la birdojn, kiuj tie vivas aŭ transitas. La sunpaneloj uzataj en tiu projekto generas elektron el ambaŭ surfaco, sorbante kaj la lumon rekte el la suno, kaj la lumon reflektitan de la marsurfaco. Tio kreskigas la elektroproduktadon je 3%, kaj la paneloj malrapide moviĝas dum la tago por akompani la movojn de la suno kaj tiel optimumigi la kaptadon de sunlumo.


Sunenergia projekto surmara estas signife pli kompleksa ol tiuj sur forma grundo, sekve, estas pli facile unue surtere munti la sunpanelojn kaj poste ilin transporti per ŝipo ĝis la loko, kie ili estos instalitaj. La partoprenantoj de la turneo havis la unikan ŝancon viziti la lokon, kie oni muntas la panelojn kaj ankaŭ la plaĝon, kie la submaraj kabloj venintaj el la oceano estas konektitaj al la reto pri elektra distribuado.


Sed la plej speciala parto de tiu vizito estis tiu per ŝipo al la parto jam konstruita kaj funkcianta de la surmara sunenergia centralo. La internaciaj talentuloj tie vidis detalojn de la projekto, inkluzive de tensitransformiloj instalitaj ĉe la sunpaneloj, ilia ligo al la submaraj kabloj, kaj la aparatojn pri monitorado, kiuj alprenas 5G-an interreton kaj estis disvolvitaj specife por tiu projekto, partnerece kun Huawei.


Akvocentraloj sur Dadu-rivero en Sichuan


Unu el la plej defiaj momentoj de la Longa Marŝado estis kiam la Ruĝa Armeo bezonis transiri Dadu-riveron en Sichuan-provinco. Tiu rivero serpentumanta inter akraj montoj ne estas tiom larĝa, sed ĝia akvofluo estas tre forta. En la epoko de la Longa Marŝado, estis nur unu ponto super tiu rivero, kaj ĝi estis malmuntita, laŭ ordono de Chiang Kai-Shek, por malebligi la transiron de la rivero faro de la Ruĝa Armeo, restis nur la kabloj super la rivero. Soldatoj kun mitralo estis metitaj aliflanke de la rivero por pafi tiujn, kiuj aŭdacus transiri la riveron per la kabloj. La transiro estis malfacilega, sed la Ruĝa Armeo sukcesis kaj daŭris sian marŝadon, verkante heroecan ĉapitron de la historio de la lando.


Hidrelektra Centralo Pubugou en Sichuan-provinco de Ĉinio (Foto: CHN Energy)


Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la lando peze investis en edukado kaj scienc-teknologia disvolvado, estiginte la bazon por kreado de pli bonpagaj postenoj kaj pli bonaj vivkondiĉoj por la popolo. Tio kaŭzis pli grandan postulon pri elektro. En tiu nova fazo de la nacia disvolvado, Dadu-rivero montriĝis tre taŭga por konstruado de hidrelektraj centraloj. La hidrelektra centralo de Pubugou estas ne nur la plej granda sur Dadu-rivero, sed ankaŭ la plej granda kontrolata de firmao sub la grupo CHN Energy. Kun instalita kapacito de 4.49GW, ĝi estas ŝlosila nacia projekto disvolvita kadre de la 10-a kvinjara plano de Ĉinio kaj ekzempla projekto kadre de la disvolva strategio de okcidenta Ĉinio.


La loka geografio faciligas kaj reduktas la koston de konstruado de hidrelektraj centraloj, krom redukti la malbonan efikon de ilia konstruado sur la medio. Krom produktado de elektro, la akvobaraĵo ankaŭ havas du aldonajn rolojn: Regado de akvorimedoj kaj retenado de sablo, ŝtonoj kaj ŝlimo transportitaj de la rivero.


Aliflanke, Sichuan-provinco estas konata pro oftaj tertremoj. Pro tio, la hidrelektraj centraloj sur Dadu-rivero ricevis plifortigitan strukturon, planitan por rezisti al tertremoj fortaj je ok gradoj laŭ Richter-skalo.


Konsistanta el du elektrejoj, Pubugou kaj Shenxigou, la centralo produktas 4.26GW da elektro, al kiuj aldoniĝas aliaj 4.26GW generitaj de sunpaneloj instalitaj proksime de tie. En unu jaro, la centralo produktas ĉirkaŭ 15 miliardojn da kilovathoroj, sufiĉe por kontentigi la kvaronon de la postulo de la urbo Chengdu.


La junaj talentuloj ankaŭ vizitis la kontrolejon de produktado de la elektraj centraloj de Dadu-baseno en Chengdu, kaj tie aŭskultis klarigojn de fakuloj pri administrado, sekureco kaj operaciumado de la hidrelektraj centraloj laŭ Dadu-rivero.


Interŝanĝoj kun ĉinaj fakuloj


La partoprenantoj de la turneo ankaŭ havis la ŝancon viziti operaciumajn instalaĵojn de CHN Energy kaj babili kun fakuloj. En Dongyin, ili havis dialogon kun la ĉefaj fakuloj de la projekto HG14 kaj konis plurajn teknikajn detalojn rilatajn al la disvolvata laboro kadre de tiu projekto. En Sichuan, la dialogo kun fakuloj de la hidrelektra centralo de Pubugou entenis ne nur teknikajn demandojn, sed ankaŭ diskuton inter ĉinoj kaj fakuloj pri daŭripova evoluado, novigo, klimatŝanĝiĝo kaj mediprotektado. La evento finiĝis en Pekino, en la sidejo de CHN Energio, kie la junuloj vizitis ĝiajn studiojn pri amaskomunikado kaj havis dialogon kun gvidantoj kaj manaĝeroj de la firmao. En tiu okazo, la internaciaj talentuloj prezentis siajn impresojn pri la vizitoj kaj sciis la strategian planon de la kompanio.


"Mi kore dankas Ĉinion pro ĝia subteno al ni, kvazaŭ ĝi estas nia pli aĝa frato. Mi estas impresita kaj ĝoja pro la serioza laboro de Ĉinio en gvidado de la mondo kadre de iniciatoj por verda disvolvado," deklaris la pakistano Farooq Sansi, ĝenerala direktoro de la grupo Hunan Sansi.


Kevin Tu, manaĝero de la firmao Agora Energy China, substrekis la kontribuon de la junularo al energitransiro: "Ĉina sperto atestas, ke la junularo ĉefrolas novigon, de la retoj pri distribuado de elektro administrataj de artefarita intelekto ĝis grandskalaj projektoj de ventenergio en la maro."


"Ĉar mi laboras en tiu ĉi kampo, mi tre ŝatis viziti la hidrelektran centralon de Pubugou kaj la projekton pri sunenergio sur la maro," diris la junulino Azarine Raina el Indonezio. "Tiuj strukturoj estas mirinde bone elpensitaj kaj avangardaj. Mi estas bonŝanca pro la oportuno interbabili kun fakuloj de CHN Energy kaj koni de ili, ke la tempo necesa por repago de tiuj investoj estas relative malalta kompare kun la skalo de tiuj projektoj," konkludis ŝi.


Dum la dialogo en Pekino, la partoprenantoj ankaŭ estis informitaj pri la progreso de la plenumado de la Du Karbonaj Celoj de Ĉinio, atingi la pinton de karbonemisiado antaŭ 2030 kaj la karbonneŭtralecon antaŭ 2060. La unua celo estis atingita meze de 2024, ses jaroj antaŭ la limdato. Tio signifas, ke Ĉinio jam atingis la pinton de emisiado de karbono kaj nun malaltigas emisiadon por plenumi la duan celon.


Kombini teknikajn vizitojn kun turismo


Krom vizitoj al prienergiaj instalaĵoj, la gejunuloj ankaŭ havis merĝan sperton pri la ĉina kulturo kaj konis kelkajn atingojn de la lando en aliaj sektoroj, kiel arkeologio, agrikulturo kaj konservado de grandaj pandoj.


Antaŭ la vizito al la hidrelektra centralo, la junaj talentuloj vizitis la distrikton Hanyuan, proksime de la centralo. La averaĝa enspezo de lokanoj 15-obliĝis, depost kiam la centralo estis instalita proksime de tie. Kamparaj familioj de tiu distrikto nun sin dediĉas al plantado de mespilo kaj ĉerizo kaj ilin sendas al klientoj tra tuta Ĉinio. "Antaŭ la konstruado de la hidrelektra centralo de Pubugou, ni kutimis planti maizon, bataton kaj pizon. Depost ĝia konstruado, infrastrukturo pri transportoj en nia distrikto fariĝis multe pli efika, akvo abundas, medio pliboniĝis kaj ni nun plantas mespilon. La vivkvalito de homoj multe pliboniĝis," deklaris la kamparano Li Wanwen.


Enirejo de la bieno de Li Wanwen


Sekvatage, la programo entenis vizitojn al la Esplorbazo de Grandaj Pandoj, la arkeologiejo Jinsha kaj Kuanzhai-aleo, tri gravaj turismejoj de Chengdu. La junaj talentuloj ankaŭ gustumis ĉinan teon, manĝis sichuan-stilan Huoguon kaj spektis prezentaĵon de la Sichuan-a Opero. "Tio estis grava sperto por mi, mi tre dankas la organizantojn pro tio, ke ili venigis nin al la bazo de grandaj pandoj kaj la turisma aleo. Malgraŭ mia plenokupita tagordo, mi havis la oportunon viziti kelkajn turismejojn de Chengdu," diris Azarine, entuziasmiĝinta pri la kulturaj malkovroj dum sia unua vizito al Ĉinio.


Sperto diskoniginda en COP30


Alia partoprenanto de la turneo, la brazilano José Renato Peneluppi Jr., magistro pri publika politiko specialiĝinta pri energitransiro, konsideras gravega la ŝancon por montri al la mondo la atingojn de Ĉinio en tiu ĉi kampo. "La Monda Junulara Prienergia Turneo havas potencialon pozitive efiki sur COP30 en Brazilo per diskonigo de spertoj de Ĉinio pri daŭripovaj teknologioj kiaj elektrogenerado surmare, sunenergio kaj hidrelektra energio. Tiu programo alproksimigas tutmondajn junajn gvidantojn de la ĉinaj solvoj cele al karbonemisiada neŭtraligo," klarigis Renato.


La junaj talentuloj ankaŭ vizitas la Esplorbazon de Grandaj Pandoj en Chengdu.


Vivanta en Ĉinio de pli ol jardeko, Renato kaptis la oportunon liveritan de dialogo kun ĉinaj fakuloj de la hidrelektra centralo de Pubugou por rakonti pri la kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio en tiu kampo. En la pasinteco, Brazilo estis avangardo en tiu sektoro, kaj ĉinaj fakuloj vizitis la hidrelektran centralon Itaipu -- tiam la plej granda en la mondo -- por koni la laboron de Brazilo en tiu kampo. Nun Ĉinio havas sian propran teknologion kaj altkvalifikitajn fakulojn por konstrui kaj operaciumi hidrelektrajn centralojn.


Antaŭ nelonge, kiam Brazilo inaŭguris la hidrelektran centralon Belo Monte, for de la grandaj urboj, mankis al la lando teknologio por efike transporti elektron tra longega distanco. Tiam Ĉinio alportis al Brazilo la teknologion de ultraaltatensia transmisio, kio signife reduktis perdojn dum la transportado de elektro. Tiu ekzemplo montras, ke duflanka kunlaboro pri energio alportis profiton al ambaŭ landoj. Konsiderante, ke problemoj kiel tutmonda varmiĝo kaj perdo de biodiverseco efikas sur la tuta mondo, estas esence, ke ĉiuj landoj kunlaboru por ilin solvi.


"Dum COP30 en la urbo Belém, tiu ĉi turneo povas kontribui por plifortigi la dialogon inter Brazilo kaj Ĉinio, montrante vojojn por kunlaboro kadre de renovigeblaj energifontoj, novigo kaj mediprotektado, plifortigante strategiajn aliancojn kaj impulsante la priklimatan laboron de la du landoj," konkludis Renato.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto

































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping renkontiĝis kun kazaĥa prezidento Tokayev - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio