Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Necesas kunlaboroj inter Centra Azio kaj Ĉinio
2025-06-17

de Djoomart Otorbaev*


Centra Azio spertas signifajn ŝanĝiĝojn. La totala loĝantaro, kreskanta je rapideco de ĉirkaŭ 2% jare, atingis 82 milionojn, kun pliiĝo de 40% ekde 2000, kaj la kombinita MEP de la kvin landoj de la regiono atingis 519 miliardojn da usonaj dolaroj en 2024, kun pliiĝo je 400% ekde la jaro 2000. Kaj en la pasintaj kvar jaroj, la kombinita MEP de centraziaj landoj kreskis je 80%.


Dum la pasintaj du jardekoj, Centra Azio konservis averaĝan realan jaran kreskorapidecon de 6.7%. Ekde 2000, la eksterlanda komerco de la centraziaj landoj kreskis preskaŭ naŭoble, dum la rekta eksterlanda investado kreskis 17-oble.


Meze de ĉi tiu evoluo, Ĉinio plifirmigis sian pozicion kiel la ĉefa komerca partnero de centraziaj landoj, kun ilia totala komero atinganta 94.8 miliardojn da dolaroj en 2024 -- de 89.4 miliardoj da dolaroj en 2023. Ĉinaj varoj kaj servoj eksportitaj al Centra Azio sumiĝis al 64.2 miliardoj da dolaroj, kaj la eksportoj de centraziaj landoj al Ĉinio sume atingis 30.6 miliardojn da dolaroj, ĉefe konsistante el nafto, tergaso, terraraj metaloj, valormetaloj kaj mineraloj. Fruktoj kaj aliaj nutraĵproduktoj estis la aliaj signifaj eksportoj de Centra Azio al Ĉinio.


Ĉinaj investoj koncentriĝas en la sektoroj de transportado, infrastrukturo, renovigebla energio kaj elektraj veturiloj. Ekzemple, la ĉina kompanio BYD komencis konstrui grandan produktad-instalaĵon en Uzbekio lastjare. Fakte, ĉinaj kompanioj faris grandajn investojn en centraziaj landoj.


La centraziaj landoj atingis konsenton, ke la kreskigo de laborantaro de specialistoj kaj spertaj homoj, kaj la kreado de novaj laborpostenoj helpos plibonigi la vivnivelon de la homoj tra la regiono. La juna kaj kreskanta loĝantaro de Centra Azio fariĝas pli kunligita en la tutmondan ekonomion, kaj la entreprenema spirito de la junularo verŝajne altiros investojn celantajn diversigi sektorojn kaj ebligi al la regiono grimpi supren laŭ la tutmondaj valorĉenoj.


*Eksa ĉefministro de Kirgizio kaj profesoro ĉe la Lernejo "La Zono kaj Vojo" de la Pekina Instruista Universitato


Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Somera beleco de Astano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio