Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping renkontiĝis kun kazaĥa prezidento Tokayev
2025-06-17

La 16-an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev en la Prezidenta Palaco de Astano, Kazaĥio.



Xi Jinping diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio ĉiam konservas altan nivelon, kio profitas de la geografiaj avantaĝoj kaj la amika historia heredado, kaj estas neevitebla elekto por la komuna disvolviĝo de ambaŭ landoj. Ĉinio ĉiam traktas la rilatojn kun Kazaĥio el strategia alto kaj longtempa perspektivo, kaj volas labori kun la kazaĥa flanko por firme plifortigi la amikecon inter Ĉinio kaj Kazaĥio, kaj kontribui pli multe al regiona kaj eĉ la monda paco kaj disvolviĝo per la stabileco kaj pozitiva energio de tiuj rilatoj. Fronte al tumultaj kaj ŝanĝiĝemaj internaciaj situacioj, Ĉinio kaj Kazaĥio devas firme subteni la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj kiel la kerno kaj la internacian ordon bazitan sur internacia juro, praktiki veran plurflankismon, kaj protekti la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.


Tokajev diris, ke Ĉinio estas amika najbaro, intima amiko kaj fidinda partnero de Kazaĥio. La ĉiama ampleksa strategia partnereco inter Kazaĥio kaj Ĉinio eniras novan oran epokon, subtenante la daŭripovan ekonomian kaj socian disvolviĝon de la du landoj, profitigante la du popolojn, kaj estante inda je modelo de rilatoj inter landoj. Kazaĥio volas labori kun Ĉinio por profundigi strategian reciprokan fidon kaj ĉiuflankan reciproke utilan kunlaboron, levi la duflankajn rilatojn al nova nivelo. La du landoj devas altkvalite kunlabori kadre de "La Zono kaj Vojo" kaj plivastigi kunlaboron en kampoj kiel komerco, investado, industrio, agrikulturo, energio kaj transportado.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Somera beleco de Astano - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio