Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina vicĉefministro urĝas Usonon solvi komercajn disputojn kun Ĉinio per dialogo kaj kunlaboro
2025-06-12


Ĉina vicĉefministro He Lifeng diris, ke Usono devas solvi komercajn disputojn kun Ĉinio per egala dialogo kaj reciprok-profita kunlaboro.


Li diris, ke Ĉinio reasertas, ke Usono devas labori kun Ĉinio por teni siajn vortojn per agoj kaj montri sincerecon en plenumado de promesoj kaj konkretajn klopodojn al efektivigo de konsento, por kune protekti la malfacile gajnitajn rezultojn de la dialogo.


Li faris la rimarkojn en la unua kunveno de la mekanismo pri ĉin-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo okazigita en Londono kun la usona ĉefreprezentanto, ministro pri financo Scott Bessent, usona ministro pri komerco Howard Lutnick kaj usona komerca reprezentanto Jamieson Greer.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng

































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Massoud Amin: Kion signifas la konflikto inter Usono kaj Ĉinio por la mondo? - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio