Daŭras unua kunveno de mekanismo pri ĉin-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo |
2025-06-11 |
La unua kunveno de la mekanismo pri ĉin-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo malfermiĝis la 9-an de junio laŭ loka tempo en Londono. La kunveno daŭras ĝis la 11-a de junio. La kunveno de ĉefaj oficialuloj el la du plej grandaj ekonomioj de la mondo estas vaste rigardata kiel decida paŝo por mildigi la streĉon inter la du landoj, sendante pozitivan signalon al la tutmonda ekonomio. La tre atendata komerca intertraktado okazas nur kelkajn tagojn post telefona konversacio inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump kaj celas efektivigi la konsenton atingitan de ambaŭ ŝtatestroj kaj plue faciligi dialogon kaj kunlaboron en ekonomia kaj komerca kampoj. Ĉina vicĉefministro He Lifeng gvidas la ĉinan delegacion en Londono, dum usona ministro pri financo Scott Bessent, komerca ministro Howard Lutnick kaj komerca reprezentanto Jamieson Greer gvidas la usonan teamon. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |