Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping telefone konversacias kun Donald Trump
2025-06-11

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump laŭ lia invito la 5-an de junio.


Xi Jinping atentigis, ke por korekti la vojon de la ĉin-usonaj rilatoj, oni bezonas bone stiri la ŝipon kaj bone difini la direkton, precipe por forigi ĉiajn interferojn aŭ eĉ sabotadon, kio estas aparte grava. Laŭ la propono de la usona flanko, la ekonomiaj kaj komercaj gvidantoj de la du landoj okazigis intertraktadojn en Ĝenevo, farante gravan paŝon por solvi ekonomiajn kaj komercajn problemojn per dialogo kaj konsultado. Ĝi estis vaste bonvenigita de ĉiuj sektoroj de la du landoj kaj la internacia komunumo, kaj ĝi ankaŭ pruvis, ke dialogo kaj kunlaboro estas la solaj ĝustaj elektoj. Ambaŭ flankoj devas bone uzi la establitan ekonomian kaj komercan konsultan mekanismon, subteni egalan sintenon, respekti la zorgojn unu de la alia, kaj strebi al reciproka gajno. 


Donald Trump esprimis grandan respekton al prezidanto Xi Jinping kaj diris, ke la uson-ĉinaj rilatoj estas tre gravaj. Usono ĝojas vidi, ke la ĉina ekonomio daŭre forte kreskas. La uson-ĉina kunlaboro povas atingi multajn bonajn rezultojn. Usono daŭre sekvos la politikon de unu Ĉinio. La du landoj akiris sukceson en ĝenevaj ekonomiaj kaj komercaj intertraktadoj. Usono volas kunlabori kun Ĉinio por efektivigi la interkonsenton. 


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Malfermeco kaj inkluzivigo pavimas vojon de xinjiang-a disvolvado - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio