Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermeco kaj inkluzivigo pavimas vojon de xinjiang-a disvolvado
2025-06-11

Dum mia infaneco kaj adolesko en Brazilo, en lernejo mi studis la falon de Konstantinopolo kaj la sekvan blokadon de la Silka Vojo. En brazilaj lernejoj, pro evidenta kialo, la fokuso estas sur ne la konsekvencoj de tio por Ĉinio, sed sur la esplorado de eŭropanoj pri alternativoj al la Silka Vojo, el kio rezultis la malkovron de Ameriko kaj la estigo de setlejoj en Brazilo.


Virinoj prezentas dancon sur placo en la Internacia Granda Bazaro de Urumĉio.


Nur post mia transloĝiĝo al Ĉinio mi havis la ŝancon koni la historion de la Silka Vojo el alia perspektivo kaj kompreni, ke kvankam estis kreita solvo por daŭrigo de la ĉina eksportado de teo, porcelano kaj silko, tamen la ĉesigo de la surtera itinero kaŭzis grandan ŝanĝiĝon en la landinterno de Ĉinio. En mia unua vizito al Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en 2020, mi estis impresita de la kontrasto inter riĉeco kaj prospero spertita de tiu regiono en la ora epoko de la Silka Vojo kaj la manko de ekonomiaj perspektivoj kaŭzita de la dekadenco de la Silka Vojo.


Nova Silka Vojo alportas novan ondon de disvolvado


Martransportado rapide disvolviĝis post la ĉesigo de transkontinenta komerco laŭ la Silka Vojo, kun ŝipoj pli kaj pli grandaj kaj sekuraj transportantaj kargon kontraŭ kosto, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas tre bonpreza kompare kun tiu de aliaj transportiloj. Kiam venis la reformado kaj pordmalfermo de Ĉinio, industrio disvolviĝis en ĉemaraj provincoj por faciligi la eksportojn per havenoj, kaj flanka efiko de tio estis kresko de malegaleco inter orienta kaj okcidenta Ĉinio.


Nur kiam Ĉinio atingis pli altan nivelon de disvolvado, Xinjiang sukcesis eniri novan eraon de disvolvado kaj prospero pro du faktoroj. La unua estas la rapida kresko de la averaĝa enspezo de ĉinoj, kio stimulis la enlandan merkaton kaj kreis postulon kaj por konsumado kaj por investoj en infrastrukturoj, kiuj nun kunligas la tutan landon. La dua faktoro estis la kombino de teknologia disvolvado kun la investokapablo de Ĉinio, kio igis la zonon ĉe la antikva Silka Vojo refoje taŭga por transportado de varoj inter landoj de Eŭrazio.


Moderna fabriko en Urumĉio eksportas maŝinojn al la tuta mondo.


Dum vizito al fabriko de maŝinoj por transformado de kotono en teksaĵojn, en Urumĉio, la urbo for de maro, mi estis informita pri tio, ke perŝipa eksportado de tiuj maŝinoj el tie kostus tro kaj postulus tre longan tempon, sekve la fabriko faris maŝinojn nur por kontentigi la lokan postulon. Nuntempe ili eksportas per trajno al pluraj landoj. Inter la pluraj itineroj per trajno kaj kamiono ligantaj Ĉinion al najbaraj landoj, mi substrekas la ĉin-eŭropan kargotrajnon, kiu trairas la Centran Azion kaj igis la eksportadon el Xinjiang pli efika kaj bonpreza, impulsante la rapidan industrian disvolvadon de la regiono.


En miaj lastaj vizitoj al Xinijang, mi vidis kargotrajnojn ekirantajn survoje al Eŭropo kaj ankaŭ kamionojn trairantajn la landlimon kun Kazaĥio, alportante eksterlanden produktojn el malsamaj lokoj de Ĉinio. Ĉina investado en modernigo de infrastrukturoj kaj plurmodalaj itineroj, samkiel loĝistika optimumigo, igis la itinerojn tra Xinijang refoje konkurencivaj. Samkiel okazis en la antikva Silka Vojo, la fluado de produktoj estas dudirekta, la samaj trajnoj, kiuj transportas ĉinajn varojn al Eŭropo, revenas al Ĉinio kun pluraj importaĵoj, kaj tio igas Xinjiang esenca pordo por la plia pordmalfermo de Ĉinio al la mondo.


Moderna industrio


La disvolvado de transportoj en Xinjiang alportis industrian disvolvadon kiel konsekvenco. Malsamspecaj industriaj produktoj estas nun farataj tie, de pakitaj manĝaĵoj al agrikulturaj maŝinoj, de sunpaneloj al ventogeneratoroj, de tradiciaj manartaĵoj al alt-teknikaj produktoj, la industria disvolvado de la regiono estas rapida kaj profunde ligita al distribuado enlande kaj eksterlande.


Ĉin-eŭropa trajno ekiras eksterlanden el Ĥorgos, ĉe la landlimo kun Kazaĥio.


En Hami, orienta Xinjiang, mi vizitis fabrikojn, kiuj faras malsamajn partojn de la ventoturbinoj, inkluzive de unu, kie oni fabrikas la padojn. En alia okazo, en Ĥorgos, okcidenta Xinjiang, mi vidis longegajn kamionojn transportantajn tiajn padegojn, eble fabrikitaj en la sama fabriko vizitita de mi, al Kazaĥio. Kaj tiu ĉi punkto alvokas alian temon: La graveco de Xinjiang por tutmonda energi-transiro. Krom ventoturbinoj, ankaŭ sunpaneloj estas fabrikataj en Xinjiang. Dum vizitoj al la regiono, mi konstatis, ke en Xinjiang oni ne nur muntas la panelojn, sed ankaŭ disvolviĝis kompleta produktad-ĉeno de fotovoltaa energio, de minado de silicio ĝis muntado de la paneloj.


La industria disvolvado de Xinjiang surprizigas tiujn, kiuj kredas je fionidiroj pri la regiono: Enirinte la fabrikon, oni tre probable trovos puran lokon kun tre malmultaj laboristoj inter produktadlinioj aŭtomatigitaj per modernaj teknologioj kiel industria aplikado de 5G-a intereto kaj Intereto de Aferoj (IoT). La relative malalta kosto de produktado en okcidentaj regionoj de Ĉinio, kune kun registaraj investoj por akceli la disvolvadon de la regionoj malpli disvolviĝintaj de la lando, kaj ankaŭ la grandaj atingoj kadre de infrastrukturo kaj proksimeco al pluraj landoj de Suda kaj Centra Azio, igas Xinjiang tre oportuna por investoj de ĉinaj kaj alilandaj firmaoj.


La silkvoja spirito daŭre vivas


Xinjiang estas ankaŭ alloga pro sia spirito de inkluzivigo kaj malfermeco forĝita de la antikva Silka Vojo, tra kiu iris karavanoj el la tuta mondo kunportante vastan aron da varoj. Loka loĝantaro alkutimiĝis bone ricevi la vizitantojn kaj helpi ilin dum vojaĝo, kaj eĉ post la ĉesigo de transportado laŭ la Silka Vojo, Xinjiang tenis fortan komercan rilaton kun la proksimaj landoj, ĉiam surbaze de la ideo de kungajna kunlaboro. Dum miaj vizitoj al Xinjiang, mi aŭskultis plurajn interesajn rakontojn, kiel la regiono brakumis tiujn venintajn el foraj lokoj. Unu el tiuj rakontoj venis de ĉevalbredisto naskiĝinta en la nordaj stepoj, kiu rakontis pri siaj prauloj: Lia avino venis el Kazaĥio kaj lia patro estis inĝeniero sendita al Xinjiang por labori, kiu decidis resti tie porĉiame.


La imamo Ma Jirong en sia moskeo


Alian interesan rakonton mi aŭdis de Ma Jirong, imamo de la moskeo Shaanxi en la Kazaĥa Aŭtonoma Subprovinco de Yili. Ano de hui-etno, Ma rakontis, ke hui-oj vivantaj en Yili descendas de soldatoj senditaj tien de imperiestro Qianlong dum Qing-dinastio por kontroli ribelon. Laŭplane ili devus reveni al Shaanxi, sia hejmloko, sed ili tiom ŝatis Yili, ke ili petis permeson por resti kaj la imperiestro ne nur akceptis, sed ankaŭ ordonis konstruadon de tiu moskeo por ke tiuj islamaj soldatoj havu lokon por preĝi. Pro tio la moskeo havas tiun nomon kaj estis konstruita en arkitektura stilo de centra Ĉinio.


En Xinjiang mi ankaŭ konis familiojn el pluraj etnoj, inkluzive de pluretnaj familioj. Tiu malferma kaj inkluziviga etoso igas Xinjiang tre speciala kaj unika loko, al kies rutino homo veninta el fora loko sukcesas pli facile adaptiĝi. Tio estas alia avantaĝo de Xinjiang kiel celloko por negocoj.


Spirito de la Silka Vojo por plia ekonomia malfermeco


La malnova politiko de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio antaŭenigis la disvolvadon de provincoj laŭlonge de la marbordo. Nun, plia pordmalfermo favoras la disvolvadon de la landinterno, aparte Xinjiang, pro sia centra rolo en la ekonomia zono de la Silka Vojo, la plej grava parto de la iniciato "La Zono kaj Vojo". La Eŭrazia (Ĉina) Ekspozicio pri Komerco kaj Pograndaj Varoj 2025, okazanta ĉimonate en Urumĉio, estas platformo por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn surbaze de la spirito de la Silka Vojo, kies ĉefaj trajtoj estas malfermeco kaj inkluzivigo.


Sur la modernaj vojoj de Xinjiang, trajnoj kaj kamionoj anstataŭas kamelojn kaj ĉevalojn, sed la esenca koncepto realigi interŝanĝojn kun aliaj landoj cele al komuna profito daŭre estas la sama.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Agrikulturaj produktoj kaj tarifoj -- Iovaaj farmistoj volas stabilecon - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio