Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Agrikulturaj produktoj kaj tarifoj -- Iovaaj farmistoj volas stabilecon
2025-06-10

Lastatempe serio da gravaj interkonsentoj estis atingitaj ĉe la altnivela kunveno inter Ĉinio kaj Usono pri ekonomiaj kaj komercaj aferoj en Ĝenevo, donante mallongan helpon al la iovaaj farmistoj de Usono. Por ili, la malstabileco kaŭzita de jaroj da usonaj komercaj politikoj, kaj la kreskantaj kostoj de importaĵoj kaj velkantaj merkatoj daŭre estas veraj ĉagrenigaj problemoj.


"En ĉi tiu negoco, se vi kultivas ion kaj ĝi ne valoras ion ajn, kion vi povas fari?" LaVon Griffieon, kvarageneracia farmisto, tiel diris al ĉina raportisto.


Sur la bieno de la familio Griffieon norde de Des Moines, printempa plantado preskaŭ finiĝis -- sed nenio alia ŝajnas rutina. La komercaj streĉiĝoj kaŭzitaj de vastaj usonaj tarifoj renversis generaciojn de komercaj ritmoj, kaj la kolapso de eksportaj ŝablonoj transformis abundan rikolton en minacan aferon.


"Se ni ne havas Ĉinion kiel klienton, mi dubas, ke niaj sojfabaj prezoj altiĝos," diris Griffieon.


Ĉinio delonge estis ŝlosila eksporta merkato por usona sojfabo. Kiam tarifoj unue estis enkondukitaj en 2018, ĉi tiu fluado abrupte malrapidiĝis, kaŭzante falon de prezoj.


Eĉ post kiam Usono kaj Ĉinio atingis sian interkonsenton en 2020, la farmistoj de Iovao ankoraŭ ne sukcesis kompensi tiujn perdoj.


Krom la merkata necerteco, tarifoj pliigis kostojn ĝenerale. Julia Balbiani, filino de Griffieon, klarigis, kiel pli altaj importaj impostoj influas terkulturajn ekipaĵojn. "Eble ne temas pri la tuta ekipaĵaro, sed iuj partoj estas importitaj el Ĉinio," ŝi diris. "Kiam tarifoj kreskas, ili levas la prezojn de ĉio."


Por multaj en la terkultura zono de Iovao, la kostoj de komerca konflikto etendiĝis multe preter iliaj propraj kampoj.



25-jaraĝa Cale Pellett reprezentas la sekvan generacion de la agrikulturo de Iovao. "Ĝi estis ventego -- ne nur por farmistoj," li diris, pripensante la efikon de kreskantaj komercaj streĉiĝoj. "Kiam oni parolas pri 125-procentaj aŭ 145-procentaj tarifoj, ĝi certe kreas iom da ŝoko." Ĉi-jare, la familio de Pellett faris kalkulitan riskon -- ŝanĝante al 65 procentoj da maizo kaj nur 35 procentoj da sojfaboj. "Ni estas en malalta periodo por la agrikultura ekonomio nuntempe," diris Pellett. "Sed se ĉi tiu paŭzo donas al ambaŭ landoj ŝancon ellabori longdaŭran solvon, ĝi povus esti turnopunkto."



La kvinageneracia farmisto Rick Kimberly rigardas terkultivadon ne nur kiel komercon, sed ankaŭ kiel ŝancon konstrui internaciajn rilatojn."Ni havis altiĝojn kaj malaltiĝojn. Sed ni volas malferman komercon," li diris. "Kaj ni vere ĝojas, ke ambaŭ flankoj revenis al la intertraktada tablo."


"Vi ne povas simple ŝalti kaj malŝalti komercon kiel ŝaltilon -- temas pri longdaŭro," li diris. "Nia celo ne estas nur vendi produkton, sed konstrui rilatojn. Tiel oni akiras stabilecon."



Randy Renze, duon-emerita farmisto el Manning, Iovao, kaj iama oficisto de John Deere, iam vojaĝis inter Usono kaj Ĉinio dum la jaroj por konstrui rilatojn kun entreprenoj kaj la registaro."Tarifoj kostas al la usona farmisto," diris Renze. Kvankam la 90-taga paŭzo iomete malaltigis la tarifojn, li rimarkigis, ke ili ankoraŭ estas multe super antaŭaj niveloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng
































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">LABUBU famiĝis tutmonde - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio