Trezoroj de Shang-dinastio de Ĉinio |
2025-06-04 |
Shang-dinastio (1600 a.K.-1046 a.K.), la unua dinastio de Ĉinio konfirmita per arkeologiaj pruvoj kaj skribaj registroj, estis sinsekve gvidata de 31 reĝoj en pli ol 500 jaroj kaj markis ne nur la pinton de la bronza epoko en Ĉinio, kaj ludis ŝlosilan rolon en formigo de la frua ĉina civilizacio kaj ŝtato. La plej antikvaj praformoj de ĉinaj signoj, gravuritaj sur bronzaĵoj, ostoj kaj testudaj karapacoj, estas de tiu dinastio. Jen kelkaj interesaj antikvaĵoj de Shang-dinastio videblaj en speciala ekspozicio en la pekina Muzeo de la Granda Kanalo (orienta branĉo de la Ĉefurba Muzeo). Bronza Zun (vinujo) en formo de gufo Kompleto de tri bronzaj sonoriloj Nao Antikvaj skribaĵoj sur osto Antikva bronza Yue (ceremonia hakilo) kun ŝablono de besta masko Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |