Ĉinio ellaboris agadplanon pri ciferecaj kaj inteligentaj provizĉenoj |
2025-05-27 |
La 26-an de majo Ĉinio publikigis agadplanon por akceli la disvolviĝon de ciferecaj kaj inteligentaj provizĉenoj, kio estas parto de pli vastaj klopodoj por ilia modernigo. La agadplano, komune publikigita de la Ministerio pri Komerco kaj sep aliaj departementoj, rekomendas alprenon de pintnivelaj teknologioj kiel artefarita intelekto, interreto de aĵoj kaj blokĉeno por antaŭenigi ciferecigon, intelektigon kaj antaŭvidpovon de provizĉenoj. Laŭ la ministerio pri komerco, la plano promesas plibonigi la agrikulturajn provizĉenojn, disvolvi inteligentajn provizĉenojn de fabrikado, plifortigi la integriĝon de provizĉenoj en la sektoro de pogranda komerco, optimumigi podetalajn provizĉenojn kaj redukti loĝistikajn kostojn. Nun Ĉinio plie klopodas plibonigi la sistemojn por la elasteco kaj sekureco de industri- kaj provizĉenoj, antaŭenigi plenan integriĝon inter la reala ekonomio kaj la cifereca, kaj instigi entreprenojn apliki ciferecajn kaj inteligentajn teknologiojn por transformi kaj altgradigi tradiciajn industriojn. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |