Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis sinjoro Wang Chongfang
2025-05-27


La 26-an de majo 2025 forpasis en Jiangsu-provinco la veterana ĉina Esperanto-tradukisto Wang Chongfang. La estimata sinjoro naskiĝis en 1936 kaj esperantistiĝis en 1953. Dumvive li klopodis por edukado kaj Esperanta tradukado. Li kompilis du grandajn vortarojn ĉin-Esperantan kaj Esperanto-ĉinan, kaj esperantigis klasikaĵojn kiel Dao De Jing de LaŭziAnalektoj de Konfuceo kaj aliaj. Li estis konsilanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vicprezidanto de Jiangsu-a Esperanto-Asocio kaj honora prezidanto de Zhenjiang-a Esperanto-Asocio. Lia forpaso estas grava perdo por la ĉina esperantujo. Funebrante lin, ĉinaj esperantistoj heredos lian spiriton kaj daŭre antaŭenigos la ĉinan Esperanto-movadon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio