Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bama-tekompanio, fama marko de Fujian-provinco
2025-05-23

Fondita en 1997, Bama estas fama tekompanio, kies sidejo troviĝas en la urbo Quanzhou de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. La kompanio fokusas sur produktado, procezado kaj komerco de altkvalitaj teoj, aparte variaĵo de oolong-teo konata kiel Anxi Tieguanyin. Ĝi havas la prestiĝan titolon de Longhistoria Tradicia Marko de Ĉinio kaj multaj el ĝiaj teoj gajnis atestilojn pri pureco, taŭgeco por vegana dieto, mediamika produkto ktp.


Tekampo de Bama en Quanzhou


Funkciulino de Bama-tekompanio bonvenigas gastojn per teceremonio.


En 2018 ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barata ĉefministro Narendra Modi trinkis teon produktitan de Bama-tekompanio ĉe la orienta lago de la urbo Wuhan.


Deponejo de pu'er-teo en la sidejo de Bama-tekompanio. Tiu teo, plukita el antikvaj sovaĝaj tearboj en Yunnan-provinco, estas konservata en ĉambro kun rigora kontrolo de temperaturo kaj humideco por konservi ĝiajn guston kaj aromon.


En aprilo 2018, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping kaj barata ĉefministro Narendra Modi renkontiĝis ĉe la orienta lago de la urbo Wuhan en Hubei-provinco, Bama-tekompanio provizis al ili kompletan teceremonian servon. En novembro 2019, dum la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontis francan prezidenton Emmanuel Macron en Yuyuan-ĝardeno kaj tie ili traktis gravajn ŝtatajn aferojn, trinkante teon produktitan de Bama-tekompanio. Ĉu vi ŝatus gustumi Bama-teon?


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio publikigis emblemon memorfestantan 80-an datrevenon de venko en milito kontraŭ japana agreso - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio