Slovenio serĉas pli profundan kunlaboron kun Ĉinio |
2025-05-23 |
Matevz Frangez, ŝtata sekretario ĉe la Ministerio pri Ekonomio, Turismo kaj Sporto de Slovenio, estis intervjuita de ĉina amaskomunikilo en la 19-a de majo."Slovenio fieras pri rapide kreskantaj industrioj de artefarita intelekto kaj blokĉeno, kaj elstaras en intelekta fabrikado kaj robotiko," diris Frangez. "Nia lando estas la sepa plej robotigita ekonomio en la mondo, subtenata de nia fortika noviga ekosistemo kaj esplora infrastrukturo." Pri la ĉin-slovena partnereco, grava kulminaĵo estas la akiro de la slovena marko Gorenje fare de la ĉina aparat-giganto Hisense, sekvata de la establo de ĝia Tutmonda Noviga Centro en Slovenio. Ekzistas signifaj ŝancoj por kunlaboro inter Slovenio kaj Ĉinio en tiaj kampoj kiel aŭtomobiloj, kuraciloj, manĝaĵoj, turismo kaj sportoj, kaj havena loĝistiko, li rimarkis. "Slovenio estas ne nur la perfekta enirejo por Ĉinio en la eŭropan merkaton, sed ankaŭ ŝlosila centro por eksportado de ĉinaj varoj al Eŭropo," li diris. En la aŭtomobila industrio, Slovenio aktive esploras partnerecojn kun ĉinaj elektroveturilaj fabrikantoj kaj estas preta gastigi instalaĵojn por produktado de ĉinaj elektraj aŭtomobiloj. Li emfazis, ke Slovenio estas unu el la EU-landoj, kiuj publike kontraŭstaris la trudadon de tarifoj al ĉinaj elektraj veturiloj, kaj reasertis la deziron de Slovenio konstrui longdaŭrajn kaj fidindajn partnerecojn kun Ĉinio. "Temas ne nur pri merkata aliro, sed ankaŭ pri daŭripova kaj reciproke utila disvolvado," li diris. "Ni povas esti interesa kaj fidinda partnero kaj eŭropa ankrejo de grandaj landoj kiel Ĉinio." Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |