"La Zono kaj Vojo" plivastigas vojojn por kunlaboro inter latinamerikaj kaj karibaj landoj |
2025-05-22 |
de Juan Enrique Serrano-Moreno* En la pasintaj 10 jaroj, pli ol 20 landoj de latinamerika kaj kariba regiono aliĝis al la iniciato "La Zono kaj Vojo", esprimante sian deziron kunlabori kun Ĉinio por plibonigi infrastrukturan konekteblecon kaj akceli komercon kaj investon. La iniciato malfermis novan kanalon por ke la registaroj de latinamerikaj kaj karibaj landoj plivastigu siajn internaciajn partnerecojn en kunteksto ĉiam pli difinita de geopolitika konkurenco. Kvankam la iniciato produktis modestajn rezultojn en infrastruktura disvolviĝo en la latinamerikaj kaj karibaj landoj kompare kun ĝiaj atingoj en konstruado de ekonomiaj koridoroj inter Ĉinio kaj Sudorienta Azio kaj Eŭropo, la strategia graveco de la kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj ne povas esti preteratentita. La plej emblema projekto en Latin-Ameriko estas la haveno Chancay en Peruo. Evoluigita de la Ĉina Oceana Ŝipa Kompanio, la projekto Chancay estigis la unuan profundakvan havenon ĉe la okcidenta marbordo de Sud-Ameriko, kiu reduktos transmaran veturtempon inter Sud-Ameriko kaj Ĉinio je ĉirkaŭ 10 tagoj, plibonigante regionan konekteblecon kaj poziciigante Peruon kiel loĝistikan centron en la regiono. Krome, instituciaj kadroj kiel duflankaj liberkomercaj interkonsentoj devus esti ĝisdatigitaj por reflekti novajn prioritatojn, kaj estontaj kunlaboraj interkonsentoj devus inkluzivi mediajn paragrafojn, komunajn novigajn fondusojn kaj mekanismojn por industria plibonigo. Ĉi tiuj instrumentoj certigos, ke investoj rilataj al "La Zono kaj Vojo" helpos plibonigi konekteblecon kaj atingi longperspektivajn evoluigajn celojn. Alivorte, la pasinta jardeko jam metis la fundamenton por pli strategia engaĝiĝo, kaj en la sekvaj jaroj oni devus fokusiĝi al plifortigo de la rezistkapablo de institucioj, ekosistemoj kaj produktiveco. La potencialo por reciproke utila kunlaboro, kiu estas alta, estas disvastigita tra kampoj kiel havenoj kaj fervojoj, verda hidrogeno kaj bateria valorĉeno. *Juan Enrique Serrano-Moreno estas el la Instituto de Internaciaj Studoj, Universitato de Ĉilio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |