Luoyang-ponto: Histori-kultura heredaĵo de Quanzhou |
2025-05-22 |
Luoyang-ponto estas ikona vidindejo de la urbo Quanzhou de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. Ĝia konstruado komenciĝis en la jaro 1053 kaj finis en la jaro 1059. Ĝi estas la unua granda ponto konstruita en Quanzhou, longa je 731 metroj, kaj alprenis la plej avangardajn konstru-teknikojn de tiu epoko, ekzemple uzo de tajdoj por faciligi la transportadon de la pezaj ŝtonoj uzitaj en la konstruado, kaj kulturado de ostroj sur la bazo de la ponto por fortikigi ĝian strukturon. Pro tio, ĝi estas majstroverko de antikva inĝenierio pri konstruado de longdistancaj pontoj. En antikveco, Luoyang-ponto estis esenca por transportado inter la urboj Quanzhou kaj Fuzhou. Nuntempe multaj turistoj vizitas Luoyang-ponton. Domo konstruita en insulo apud la ponto Boatoforma bazo kun ostroj por pliforigi ĝian strukturon Vizitanto fotas statuon de diino Mazu, protektanto de maristoj kaj ĉiuj homoj, kies vivo rilatas al la maro. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |