Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej bela universitata kampuso en Ĉinio
2025-05-21

Fondita en 1921 de la fama ĉina filantropo Chen Jiageng, Universitato de Xiamen en Fujian-provinco de sudorienta Ĉinio estas unu el la malmultaj universitatoj en la lando kun preskaŭ 100-jara historio. Kvankam ĝi estas unu el la plej prestiĝaj ĉinaj universitatoj de Ĉinio, aperanta en la listo de la 400 plej bonaj en la mondo, tamen ĝi estas aparte konata pro sia bela kampuso, kiu troviĝas proksime de la maro kaj havas unikan arkitekturon, kiu miksas tradiciajn ĉinajn tegmentojn kun okcident-stilaj konstruaĵoj. Multaj turistoj de Ĉinio vizitas tiun kampuson, kiu estas fama vidindejo de la urbo Xiamen.


Statuo de Chen Jiageng antaŭ ikona konstruaĵo de la kampuso


Tiu ronda kolono kun kvadrata bazo spegulas antikvan ĉinan filozofion, laŭ kiu ĉielo estas ronda kaj tero estas kvadrata.


La bela arkitekturo de la kampuso


El la supro de universitata konstruaĵo oni havas panoraman rigardon de la urbo kaj xiamen-a golfeto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio aldonas energion al nova multpolusiĝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio