Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio aldonas energion al nova multpolusiĝo
2025-05-20


La ideo, ke Ĉinio "malkreskas", eldirita de iuj okcidentaj amaskomunikiloj, havas neniun bazon, tial ĝi devus esti malakceptita senprokraste por pli kompetenta kaj serioza analizo. La averaĝa jara kreskorapideco de Ĉinio de 2001 ĝis 2010 estis je 10.1%. En 2024, post multaj pesimismaj deklaroj, la ĉina ekonomio kreskis pli ol 5%, duoble pli rapide ol tiu de Usono kaj trioble pli rapide ol tiu de la Eŭropa Unio.


Ĉinio estas en normala ekonomia transiro: tio okazas kiam rapidkreskantaj ekonomioj atingas "evoluan altebenaĵon". Ĝi instigas la transiron de Ĉinio de "monda fabriko" al altvalora novig-konduka ekonomio, kvankam ĝi ŝanĝiĝas tro rapide por normalaj politikaj respondoj.


Ĉinio jam saltis antaŭ la mondo en artefarita intelekto (kiel videblas en la kosto kaj kapacito de DeepSeek por gvidi grandajn lingvomodelojn), kaj kiel kontribuo al la tutmonda komunumo, ekzistas novaj malfermokodaj AI-oj proponitaj de Alibaba kaj aliaj ĉinaj kompanioj, kiuj montras pli grandan koherecon kun plurismaj/etikaj aliroj al AI-kunordigo.


Ĉinio ankaŭ antaŭenigis sian klimat-median politikon super la resto de la mondo per efektivigo de "verdaj solvoj", precipe en planita publika transporto (altrapidaj trajnoj, elektraj busoj ktp), en la disvolviĝo de elektraj veturiloj kun BYD, en energiproduktado, teruzado, akvopurigado kaj sanitaraĵoj, eĉ en medicina esplorado.


Ni nun scias, ke ekzistis kunordigita uson-gvidata tutmonda propaganda projekto, poziciigante Ĉinion kiel minacon. Ĉinio sukcesis konscian teknikan malkupladon por apartigi sin en strategie gravaj kampoj, sen forlasi la imperativojn de interkonektita tutmonda ekonomio. Ĉinio devas daŭrigi sian engaĝiĝon al regul-regata, homavalor-bazita internacia sistemo. Kaj la iniciato "La Zono kaj Vojo" donas kelkajn komprenojn al evoluintaj landoj kaj iliaj institucioj, pridubante kion ili prioritatigis en la jardekoj ekde 1945, eĉ dum ĝi estas inspiro por evoluantaj landoj, montrante kiel ili devus prioritatigi sian propran nacian disvolviĝon.


Verkita de Gilbert Morris (ambasadoro kaj akademiulo ĉe la Instituto Bahamas Alrae Ramsey pri Eksterlandaj Aferoj, iama profesoro ĉe la Universitato George Mason, Virginio, Usono)


Redaktoro: Xie Ruifeng























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Shaanxi: Nutraĵ-industrio gvidata al pli alta nivelo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio