Banko de Brazilo kaj Ĉina Disvolva Banko plifortigas partnerecon |
2025-05-15 |
Posttagmeze de la 13-a de majo en Pekino, Banko de Brazilo (BB) kaj Ĉina Disvolva Banko (ĈDB) subskribis interkonsenton valoran je une miliardo da usonaj dolaroj por pligrandigi la financan kunlaboron inter la du institucioj kaj plifortigi la ekonomiajn ligojn inter Brazilo kaj Ĉinio. La interkonsento estis subskribita dum vizito de institucia misio de BB al la azia lando, plifortigante la strategian partnerecon inter la du ekonomioj. Fotita de Zhou Chi La dokumenton subskribis vicprezidanto pri podetala ekonomio de BB, Francisco Lassalvia, kaj vicprezidanto de ĈDB, Wang Peng. La kreditlinio, valida por la sekvaj kvin jaroj, ebligos al BB plivastigi siajn financajn operaciojn en la kampoj de infrastrukturo, agrikulturaj negocoj, eksportado kaj importado. La iniciato profitigos brazilajn kaj ĉinajn entreprenojn operaciantaj en Brazilo kaj kontribuos por la ekonomia disvolviĝo de la du landoj. "Ĉi tiu nova interkonsento plifortigas la rolon de Banko de Brazilo kiel ligilo inter la ekonomioj brazila kaj ĉina. Ni pligrandigas nian kapablon subteni entreprenojn, kiuj kreas postenojn, enspezon kaj novigon, krom profundigi la partnerecon kun unu el la plej gravaj financaj institucioj de Ĉinio," deklaris Lassalvia. La nova interkonsento reprezentas la trian fazon de la partnereco inter BB kaj ĈDB, kiu komenciĝis en 2022 kun la unua kontrakto inter la institucioj. La rilato estis ekkonstruita en 2013, kiam estis fondita la reprezenta oficejo de ĈDB en Rio-de-Ĵanejro kaj profundigita ekde 2016 per la agentejo de BB en Ŝanhajo. Dum la antaŭsubskriba kunveno, direktoroj de ambaŭ institucioj emfazis la firmecon de la partnereco kaj esprimis reciprokan intereson pri profundigo kaj plivastigo de la kunlaboro en la venontaj jaroj. Prezidantino Tarciana Medeiros substrekis la negocan potencialon de Brazilo por ĉinaj investantoj Prezidantino de BB, Tarciana Medeiros, partoprenis en la Brazil-ĉina Komerca Seminario, okazinta la 12-an de majo en Pekino, Ĉinio. La celo estis kapti atenton pri la ĉefa rolo de BB en antaŭenigo de duflankaj komercaj rilatoj, prezentante sin kiel financan partneron kaj strategian ebliganton de negocaj iniciatoj inter Brazilo kaj Ĉinio. En sia parolado la prezidantino emfazis, ke BB estas la ideala kaj natura partnero por peradi financajn investojn de Ĉinio en Brazilon. "Ni estas la sola brazila kaj latinamerika banko kun ĉeesto en Ĉinio. Ni konstruis rilaton de 21 jaroj, kiu pruvas, ke ni konas la bezonojn de ĉinaj investantoj, kaj samtempe ni konas pli bone la negocajn eblecojn en tuta Brazilo," diris Tarciana. BB estas nuntempe la nura latinamerika banko kun operacioj en Ĉinio kaj ludas strategian rolon kiel ligilo inter la brazila kaj ĉina merkatoj, oferante financajn solvojn, kiuj antaŭenigas komercon kaj investojn inter la du landoj. BB havas institucian ĉeeston en Ĉinio ekde 2004, kiam ĝi malfermis reprezentan oficejon en la lando. Ekde 2014, tiu ĉeesto okazas per propra agentejo en Ŝanhajo -- unu el la ĉefaj financaj centroj de Azio. Krom Ĉinio, BB ankaŭ havas operaciojn en Usono, Paragvajo, Argentino, Kajmana Insularo, Britio, Portugalio, Germanio kaj Japanio. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |