Ĉinio publikigis blankan libron pri landa sekureco |
2025-05-13 |
La 12-an de majo la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron titolitan "Landa sekureco de Ĉinio en nova epoko". La blanka libro celas provizi ampleksan klarigon pri la novigaj konceptoj, praktikoj kaj atingoj en la landsekurecaj klopodoj de Ĉinio, kaj plibonigi la komprenon de la internacia komunumo pri la sekureco de Ĉinio. En la nova epoko, la landa sekureco de Ĉinio subtenas la sekurecan vojon kun ĉinaj trajtoj. Ĝi estas la gvidilo, kiu prenas la popolan sekurecon kiel sian finfinan celon, politikan sekurecon kiel la fundamentan taskon, kaj naciajn interesojn kiel la gvidajn principojn. Ĉinio taksas kunordigon de disvolviĝo kun sekureco, klopodante atingi pozitivan interagadon inter altkvalita disvolviĝo kaj altnivela sekureco, antaŭenigante reciprokan plifortigon kaj kunordigitan plibonigon inter malfermeco kaj sekureco. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |