Ĉinio kaj Usono anoncis pri malstreĉigo de doganaj streĉiĝoj |
2025-05-12 |
Ĉinio kaj Usono anoncis en la 12-a de majo serion da doganaj modifaj rimedoj celantaj malstreĉi komercajn streĉiĝojn inter la du plej grandaj ekonomioj de la mondo. La decido sekvis dutagan altnivelan renkontiĝon inter Ĉinio kaj Usono pri ekonomiaj kaj komercaj aferoj, kie ambaŭ flankoj agnoskis la gravecon de sia duflanka ekonomia kaj komerca rilato por ambaŭ landoj kaj la tutmonda ekonomio. Ambaŭ flankoj emfazis la bezonon de daŭrigebla, longdaŭra kaj reciproke utila ekonomia kaj komerca rilato. Laŭ la deklaro, Usono metos 90-tagan paŭzon sur 24 procentojn de la aldonita imposta tarifo sur varoj de Ĉinio (inkluzive de la varoj de Hongkongo kaj Makao) ekde la 2-a de aprilo, retenante la restantan tarifon de 10 procentoj sur tiuj varoj. Ĝi ankaŭ forigos la aldonajn doganajn tarifojn sur importaĵoj el Ĉinio anoncitajn la 8-an kaj 9-an de aprilo respektive. Ĉinio forigos la modifitajn aldonitajn impostojn sur tiuj varoj truditajn de la anoncoj N-ro 5 kaj N-ro 6 eldonitaj de la Dogana Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilantaro en la 9-a kaj la 11-a de aprilo respektive. Ĉinio ankaŭ adoptos ĉiujn necesajn administrajn rimedojn por suspendi aŭ forigi la ne-tarifajn kontraŭrimedojn prenitajn kontraŭ Usono ekde la 2-a de aprilo 2025. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |