Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pasintaj 50 jaroj donas gvidilon por estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo
2025-05-12


La 6-an de majo 1975, la tiama vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Christopher Soames kaj la tiama ĉina ĉefministro Zhou Enlai malfermis la unuan ĉapitron de diplomatiaj rilatoj inter la tiama Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj Ĉinio.


Ankaŭ la jaro 2001 markis gravan momenton, kiam Ĉinio fariĝis membro de la Monda Organizo pri Komerco, aspiro subtenata de la Eŭropa Unio, kiu vidis en ĝi la rimedon ankri ĉinan reformadon en multflankan kadron, same kiel rimedon por stiri anstataŭ streĉi la ĉinan ekonomion kaj daŭrigi reformon en la ĉina ekonomio al tutmonda ebena ludkampo.


Ĉinio kaj EU kunlaboris por antaŭenigi multflankan disvolviĝon en 2015 per la adopto de la Daŭripovaj Evoluigaj Celoj de Unuiĝintaj Nacioj por fini ekstreman malriĉecon en la mondo antaŭ 2030 kaj la Pariza Interkonsento, por trakti la plej urĝan kolektivan minacon al la homaro.


Kiam venis la 50-a datreveno de starigo de la rilatoj, multe ŝanĝiĝis. Duflanka komerco kreskis eksponente, investoj kreskis en ambaŭ direktoj, Ĉinio nun signife plibonigis siajn teknologiajn kaj novigajn kapablojn, ofte superante tiujn de EU. Azio fariĝis la motoro de tutmonda komerco. Sed Ĉinio kaj Eŭropo ankaŭ havas malsamajn vidpunktojn pri temoj kiel "maljusta konkurenco", "ekonomiaj malekvilibroj", same kiel pri "homaj rajtoj". Kaj la bonkora internacia medio de la lastaj tri jardekoj nun transformiĝis en rivaleco inter Usono kaj Ĉinio.


Ekzistas ebleco nune por konstrui sur komunaĵoj de la du flankoj, inkluzive de la valoro de malfermaj merkatoj kaj justa komerco. Ambaŭ havas multon komune en akcelo de la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Ambaŭ havas ŝancon helpi konstrui internacian kadron por la etiko de artefarita intelekto aŭ antaŭenigi sciencan kunlaboron.


Hodiaŭ, kiel antaŭ 50 jaroj, unuiĝinta Eŭropo restas forto de tutmonda bono, balasto en polarigita mondo. Kaj la sindediĉo de Ĉinio al kunlaboro kaj dialogo, ne al konfrontiĝo, restas esenca por tutmonda stabileco. Ambaŭ devas enkadrigi siajn rilatojn surbaze de la kompreno, ke estos areoj de akra diferenco, aliaj de fortika konkurenco kaj multaj de honesta kunlaboro. Ambaŭ estas nemalhaveblaj por funkcianta multflanka ordo. La alternativo estas mondo de konflikto kaj kaoso, kio estas en la intereso de neniu.


Arancha Gonzalez (eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, Eŭropa Unio kaj Kunlaboro de Hispanio)





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping kaj Vladimir Putin interparolis - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio