Kia estas laboro en Ĉinio? |
2025-05-08 |
La 1-a de majo, la Internacia Laborista Tago, estas unu el la plej longaj festotagoj en Ĉinio — nur superata de la Nacia Tago (1-a de oktobro) kaj la Ĉina Novjaro (sekvante la tradician kalendaron). Tio montras kiom multe la lando valoras laboristojn. Sed en la imago de multaj eksterlandanoj, Ĉinio estas rigardata kun suspektemo, kiam temas pri laboro: Ekzistas de tiuj, kiuj asocias la landon al romantika idealo pri socialismo, ĝis tiuj, kiuj kredas je ekzisto de trudlaboro kaj longega labortempo. Kia Ĉinio vere estas? Virinoj laboras en forcejo en Nankino. Historia evoluo Unue, la rilato de ĉinoj kun laboro tre diferencas de tiu en aliaj landoj pro diversaj faktoroj. Unu el ili estas, ke dum 5 000 jaroj (escepte de la "Jarcento de Honto"), la ĉina ekonomio disvolviĝis aŭtonome, servante la interesojn de la lando mem, malsame ol Brazilo kaj aliaj sudaj landoj, kies ekonomia bazo ankoraŭ hodiaŭ celas kontentigi bezonojn de aliaj landoj. Tiu faktoro sola faras grandan diferencon en la laborokulturo. En brazilaj konstruaĵoj estas du liftoj, la sociala lifto, por loĝantoj kaj gastoj, kaj la servolifto, por laboristoj. Servolifto fariĝis simbolo de laborrilatoj estigitaj en la tempo de sklaveco, kio nutris kulturon de malestimo al tiuj, kiuj faras fizikan laboron. En la alia flanko de la brazila socia tavolaro, la historio de Brazilo ĉiam estis markita de aventuristoj, kiuj volas rikolti fruktojn sen planti arbojn — kaj tiaj homoj ankoraŭ nuntempe estas multaj. Ĉinio, male, disvolviĝis de antikveco kiel civilizacio bazita sur komerco inter siaj regionoj, stimulante interŝanĝojn kaj fortigante emociajn ligojn. Tio kreis unuiĝintan popolon profunde ligitan al sia lando kaj kulturo. Ni ankaŭ povus kompari la filozofiajn kaj religiajn fundamentojn de la eŭropa kulturo (transplantita al Ameriko) kun tiuj de la ĉina civilizo, sed tio estas temo por tezo. Mi iros rekte al la grava punkto: Ĉinoj havas disciplinon kaj fokusiĝas sur praktikaj bezonoj de la vivo, kaj amaraj historiaj spertoj instruis al ili rezistemon kaj diligentecon. En sia libro La Ruĝa Stelo super Ĉinio, la ĵurnalisto Edgar Snow detale priskribas sian viziton al Yan'an en 1936. La libro montras la ekstreme malbonajn vivkondiĉojn de laboristoj antaŭ socialismo, kio estis decida faktoro por la ĉina revolucio. Precipe la vivoj de kamparanoj estis tre malfacilaj: Sen ŝtata protekto, ili estis elpremataj de terposedantoj, kiuj prenis preskaŭ ĉion, kion ili produktis. En malespero por pagi ŝuldojn, multaj vendis eĉ la pordojn kaj fenestrojn de siaj loĝejoj. Sed en regionoj regataj de komunistoj, la realo estis malsama: Infanlaboro kaj devigaj geedziĝoj estis malpermesitaj, egaleco inter viroj kaj virinoj estis certigita, tero estis distribuita al laboristoj, kaj regis forta spirito de unueco kaj kunlaboro. En ĉiu vilaĝo, komunistoj konstruis lernejon por senpage alfabetigi la loĝantaron. La Ĉina Popola Respubliko heredis multe de la antaŭa regadosperto de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), sed ankaŭ devis adapti leĝojn al novaj defioj. La reformo kaj pordmalfermo estas gravaj partoj de ĉi tiu procezo kaj ankoraŭ nuntempe influas la mondan percepton pri laborkondiĉo en Ĉinio. Por krei laborpostenojn, enspezigi la popolon kaj aktualigi sin teknologie, Ĉinio reformis sian ekonomion kaj malfermis sin al fremdaj investoj. La lando tiam povis liveri nur malmultekostan laborforton kaj malaltajn produktokostojn, postulante teknologian transdonon kiel kondiĉon por partnereco kun alilandaj investantoj. Laborkondiĉoj en tiamaj ĉinaj fabrikoj ofte estis ja malpli bonaj ol landoj kiel Brazilo (tiutempe pli progresinta kadre de teknologio), sed la plej urĝa defio estis krei postenojn por tiel enspezigi lokajn familiojn. Analizante la reformon kaj malfermon el ĉi tiu perspektivo, ni komprenas, ke la vivo de ĉinaj laboristoj ĝenerale pliboniĝis. Post solvo de la plej urĝa problemo, Ĉinio forte investis edukadon kaj sciencan esploradon por krei pli kvalifikitan kaj bone pagatan laborforton kaj aldoni valoron al sia produkado. Rezulte de tio, la samaj ĉinaj entreprenoj, kiuj antaŭ du jardekoj fabrikis poŝtelefonojn por alilandaj markoj, nun kreskas en la internacia merkato per propraj markoj kaj teknologioj. Mia sperto laborante en Ĉinio Multaj kritikoj pri Ĉinio nuntempe (precipe en eksterlandaj sociaj retejoj) baziĝas sur la realo de la 1980-aj jaroj, komence de la reformo kaj malfermo. Ekde mia alveno, mi vizitis entreprenojn en diversaj sektoroj — de minejoj kaj farmoj en foraj lokoj ĝis modernaj fabrikoj en grandaj urboj. Mi rimarkis altgradan aŭtomatigon en ĉinaj fabrikoj, kun progreso en la Interreto de Aferoj (IoT) kaj industriaj aplikoj de 5G-a interreto. Multaj riskaj taskoj nun estas farataj de maŝinoj, dum pli kaj pli da laboristoj laboras malantaŭ komputiloj. Mi ankaŭ vizitis fabrikojn kun homoj en produktolinioj: Kudristoj, aŭtomataj laboristoj, ministoj. En neniu el tiuj lokoj mi observis maltaŭgajn laborkondiĉojn. Laboristoj en kamionfabriko en Urumĉio, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma regiono Ĉinaj leĝoj limigas laboron dum tre varmaj tagoj. Kiam ekstremaj temperaturoj okazas, eksterdoma laboro ĉesas, escepte de tiuj aktivaĵoj absolute necesaj, kies laboristoj ricevas krompagon. Tiaj reguloj estas tipaj de progresinta laborleĝaro. En mia oficejo, oni provizas al ni matenmanĝon, tagmanĝon kaj vespermanĝon (inkluzive de halal-elekteblo por islamanoj). Estas ankaŭ kafejo kaj malgranda ĝardeno, kie pompas magnolioj, peonioj kaj rozoj, inter aliaj floroj. La laborkondiĉoj en mia laborejo estas bonaj. Foje oni organizas sportajn aŭ kulturajn aktivaĵojn ekzemple lingvokursoj, spektado de filmoj ktp. Mi ĉeestas lecionojn pri la ĉina lingvo por eksterlandanoj. Angla kolego, kiu antaŭe laboris en anglalingva fako de mia laborejo, pasintjare dungiĝis ĉe la televidkanalo CGTN. Kiam mi vizitis ilian studion por esti intervjuita de televidprogramo, mi hazarde trovis lin tie, kaj li montris al mi sian novan laborejon: Ni kunmanĝis en ilia manĝejo, apud ĝi estas gimnastikejo por laboristoj, kaj el la kafejo en la lasta etaĝo oni havas belan rigardon de la urbo. Li rakontis, ke en CGTN li povas labori hejme, kiam lia ĉeesto en la studio ne estas bezonata. Antaŭ program-registrado, laborritmo estas intensa, sed poste li havas pli da libera tempo por kompensi. Mi laboras de la 9-a ĝis la 17-a (kun duhora tagmanĝa paŭzo). Foje mi restas pli longe en mia oficejo por fini artikolon aŭ pasigi la tempon antaŭ ol renkonti amikon por kunvespermanĝi. Laborvojaĝoj estas intensaj (tuttage kolektante informojn, poste verkante artikolojn en mia hotelĉambro), sed eĉ dum tiu freneza laborritmo mi foje trovis tempon por renkonti amikojn kaj eĉ spektis koncerton de Ivan Lins en Ŝanhajo dum CIIE. La situacio de ĉinaj laboristoj en konstruado de fabriko de BYD en Brazilo Fine de 2023, brazilaj amaskomunikiloj raportis pri la laborkondiĉoj de ĉinaj laboristoj konstruantaj fabrikon de BYD en la urbo Camaçari de la brazila subŝtato Bahio. La kritikoj celis malbonigi la publikan bildon de Ĉinio, sed la vera situacio estas pli kompleksa. Brazilaj aŭtoritatoj konstatis, ke la kondiĉoj de tiuj ĉinaj laboristoj pri loĝado (pluraj homoj dividantaj la saman ĉambron), la manĝaĵoj servataj al ili kaj iliaj longaj labortempoj estis malkonformaj al postuloj de brazilaj leĝoj. Mi konsentas, ke ĉinaj firmaoj devas observi lokajn leĝojn dum disvolvado de projektoj en alia lando, sed kiel ĉinoj vidas ĉi tion? En Pekino, kie konstruado abundas, mi alkutimiĝis vidi laboristojn pri konstraudo loĝantaj provizore en konteneroj. Ili ja vivas malkomforte, sed necesas klarigi, ke ili estas portempe dungitaj el aliaj regionoj de Ĉinio, kiuj memvole akceptis vivi sub tiaj kondiĉoj dum kelkaj jaroj, ĉar la pago estas bona. Reveninte al siaj hejmlokoj, ili havas monsumon, kiun ili povas uzi, ekzemple, por pagi hipotekon por aĉeti propran domon aŭ estigi propran negocon. Mi aŭdis, ke tiuj ĉinoj laborantaj eksterlande ricevas eĉ pli da mono, ĉirkaŭ duoble tion, kion oni pagas por simila laboro ĉi tie en Pekino. Onidire kelkaj el tiuj laboristoj eĉ sukcesis aĉeti domon en sia devenurbo post kelkaj jaroj da penado eksterlande, do temas pri portempa malfacilo bone rekompensata per vivo pli komforta en la estonteco. Pro tio multaj ĉinoj koleriĝis, kiam brazilaj aŭtoritatoj konsideris la situacion de tiuj ĉinaj laboristoj kiel "analoga al sklaveco". Gravas atentigi, ke situacio analoga al sklaveco ne egalas al sklaveco mem, tiu vortumo en brazila leĝo havas ampleksan signifon, priskribante ĉiajn laborrilatojn inter tiuj de homo, kiu laboras kontraŭ manĝoj ĝis tiu de laboristo, kies laborkondiĉoj estas iomete sub la minimumaj leĝaj postuloj. Karbominejo en Shanxi-provinco uzas virtualan realon por trejni laboristojn pri krizokaza agado. Tiu zorgo de brazilaj aŭtoritatoj estas komprenebla: Dum plejparto de la landa historio, sklaveco estis la bazo de laborrilatoj en la lando kaj eĉ nuntempe multaj brazilanoj rifuzas agnoski la finon de sklaveco en la lando, klopodante kontraŭleĝe daŭrigi fipraktikojn. Tiuj fiuloj ekspluatas laboristojn, ĝis kiam iliaj fortoj elĉerpiĝas, kaj forlasas tiujn kompatindulojn, kiam ili ne plu estas taŭgaj por laboro. Resume, brazilano trovita en tiaj laborkondiĉoj estas kondamnita resti porĉiame en ekstrema malriĉeco, sed la samo ne okazas al ĉinoj, kiuj profitas la viglecon de juneco por gardi monon por ilia estonteco. Kulturaj diferencoj Brazilo kaj Ĉinio havas tre malsamajn laborkulturojn. Ekzemple, brazilaj laboristoj havas la rajton je malkonekto, tio estas, la rajton ne prizorgi laborrilatajn taskojn ekster oficejhoroj, inkluzive de kontaktoj per telefono aŭ tujmesaĝilo. En Ĉinio, ricevi laborrilatajn mesaĝoj per WeChat estas kutima afero, eĉ dum festotagoj. Iuj eksterlandanoj sentas sin ĝenataj de tiu ĉina kutimo, sed mi persone neniam spertis misuzon de kontaktoj ekster labortempo — mi foje bezonis respondi simplajn demandojn aŭ plenumi formularojn, kaj ofte tiuj kontaktoj temas pri aferoj, kiuj persone interesas min. Tamen, ne ĉiuj alkutimiĝas al tio: Mi konis italan inĝenieron dungitan de ĉina firmao pri teknologio, kiu sentis sin kolera pro lastminutaj laborpetoj, kaj elektis reveni al Eŭropo. Resume, ĉiu homo havas siajn prioritatojn kaj kutimojn, kaj ĉiu kulturo estas malsama. Vivi en alia lando estas defio, kiu postulas adaptiĝon kaj malferman kapon. Perceptoj pri laboro kaj vivo en alia lando ofte spegulas nian enan mondon pli ol la landon, kie ni vivas. Por mi, veni al Ĉinio estis la plej bona decido kaj mi ĝojas pro la valoraj spertoj kaj ŝancoj, kiujn Ĉinio donis al mi, pro tio mi ŝatas dividi ilin kun miaj legantoj. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |