Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping interŝanĝis gratulmesaĝojn kun eŭropaj gvidantoj
2025-05-07


La 6-an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulmesaĝojn kun António Luís Santos da Costa, prezidanto de Eŭropa Konsilio, kaj Ursula von der Leyen, prezidanto de Eŭropa Komisiono, pri la 50a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.


Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU) estas ampleksaj strategiaj partneroj kaj du grandaj fortoj por antaŭenigi plurflankismon, du grandaj merkatoj por subteni tutmondiĝon kaj du grandaj civilizacioj por iniciati diversecon. En la pasintaj 50 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj, la du flankoj havis fortajn kunlaborojn en diversaj kampoj, la dialogo kaj kunlaboro akiris riĉajn rezultojn, la interhoma interŝanĝo estis bunta kaj plurflanka kunordigo estis fruktodona. La ĉin-eŭropaj rilatoj estas unu el la plej influaj duflankaj rilatoj en la mondo kaj alportis gravajn kontribuojn por plimultigi profitojn de la du popoloj kaj akceli mondan pacon kaj disvolviĝon.


La estroj de EU diris, ke EU volas profundigi sian partnerecon kun Ĉinio, plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn, konservi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, kunlabori por solvi komunajn malfacilojn, kaj antaŭenigi mondan pacon, sekurecon, prosperon kaj daŭripovan disvolvadon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina ambasadoro en Usono: Usono devas adopti sintenon de egaleco, respekto kaj reciprokeco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio