Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ambasadoro en Usono: Usono devas adopti sintenon de egaleco, respekto kaj reciprokeco
2025-05-06

En la Malferma Tago de la Ĉina Ambasadorejo en Usono kaj la diskoniga evento pri la provinco Gansu de Ĉinio en la 3-a de majo en Usono, ĉina ambasadoro Xie Feng deklaris, ke Ĉinio ne volas doganmiliton, nek timas ĝin. Se Usono pretas dialogi, ĝi devas adopti sintenon de egaleco, respekto kaj reciprokeco.



Xie Feng diris, ke Usono multe profitis de internacia komerco, ĝuante altkvalitajn kaj malmultekostajn varojn el la tuta mondo kaj havante klaran avantaĝon en altvalor-aldonitaj kampoj kiel financo, teknologio kaj servoj. La ekonomia kaj komerca kunlaborado inter Ĉinio kaj Usono estas ĝenerale ekvilibra kaj utila por ĉiuj. La misuzo de tarifoj damaĝas ambaŭflankajn interesojn, malhelpas la normalan produktadon kaj funkciadon de entreprenoj kaj la vivon kaj konsumadon de homoj. Kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, Ĉinio daŭre traktos eksterajn malcertaĵojn kun la certeco de altkvalita disvolviĝo kaj altnivela malfermiĝo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng

























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Lecionoj lernindaj el la sperto de Ĉinio pri sportoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio