Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lecionoj lernindaj el la sperto de Ĉinio pri sportoj
2025-05-02

La senprecedenca venko de la brazilano Hugo Calderano en la finalo de la Tablotenisa Mondpokalo 2025, kontraŭ la ĉino Lin Shidong (konsiderata la plej bona en la mondo), per 4-1, kaŭzis grandan emocion kaj en Brazilo – ĉar ĝi estas la unua mondĉampioneco de la lando en tiu sporto – kaj en Ĉinio, pro la frustro malvenki hejme en tiu sporto, en kiu delonge ĉinoj ĉiam estis la "reĝoj". Calderano estas unu el la multaj brazilaj atletoj, kiuj sukcesis atingis tian nivelon danke al subteno de la programo Bolsa Atleta (Atleta Stipendio) de la brazila registaro. Kreita en 2005 de prezidento Lula, la programo jam helpis milojn da sportistoj, financante iliajn trejnadon, ekipaĵojn kaj aliajn elspezojn.


La brazila tablotenisto Hugo Calderano fariĝis mondĉampiono en Makao.


Antaŭ ol la estigo de la programo Bolsa Atleta, kelkaj brazilaj sportistoj havis la bonŝancon trovi sponsoron, kutime ŝtata entrepreno. La ceteraj devis kombini sian sportan karieron kun alia laboro, kaj ofte dependis de monkolektoj inter amikoj por vojaĝi al konkursoj. Dum la lastaj du jardekoj la programo Bolsa Atleta malkaŝis al la mondo plurajn pintnivelajn atletojn kaj helpis ilin alporti multajn medalojn al Brazilo. Samtempe Ĉinio firmiĝis kiel sporta potenco, restante inter la tri plej bonaj en la medal-tabelo de Olimpikoj ekde Ateno 2004. Evidente, Ĉinio havas ion por instrui al ni pri sporto, sekve ni devas koni la laboron, kiun la lando faras en ĉi tiu sektoro.


Necesas konstrui la bazon


Du aferoj altiris mian atenton, kiam mi translokiĝis al Pekino: La kvanto da homoj praktikantaj sportojn en la publikaj parkoj de la urbo kaj la bonega sporta infrastrukturo de ĉinaj lernejoj. Eĉ estis kutimo dungi brazilanojn kiel futbalajn trejnistojn. La publikaj parkoj estas bonegaj lokoj por sportumi kaj kutime havas bonan strukturon por tio. En parko oni ofte vidas kurantojn sur la ĉefaj vojoj, dum homgrupoj praktikas dancojn kaj batalartojn en kelkaj vastaj areoj. Kutime la parkoj senpage disponigas ekzerc-ekipaĵojn.


En multaj ĉinaj lernejoj vizititaj de mi, la sporta komplekso estas apartigita de la cetera parto de la lernejo per barilo kaj havas sendependan enirejon. Tio permesas, ke la lernejo izolu tiun areon por provizi sian sportan infrastrukturon al la komunumo kontraŭ malalta prezo, kiam ĝi ne estas uzata por lecionoj. Krom plifortigi interagadon inter la lernejo kaj la ĉirkaŭaĵo, ĉi tio kreas enspezon, kiu estas reinvestata en bontenado kaj plibonigoj en la strukturo de la lernejo.


Kiam mi vizitas naĝejon de ĉina lernejo, mi miras pri ĝia grandeco kaj kvalito.


La bona laboro en fizika edukado alkutimigas la lernantojn frue alpreni ekzerc-rutinon kaj klarigas la gravecon de sportoj por homa sano. Ĉi tion plifortigas la ĉina kredo, ke indas ekzerci korpon kaj menson por teni sin sana en maljuneco. Ne hazarde mi vidas tiom da junaspektaj maljunuloj sin ekzercantaj en la parkoj. Lerneja edukado ankaŭ kontribuas por kreskigo de intereso pri sportoj kaj malkaŝas talentajn atletojn. Bona ekzemplo estas Zhang Yufei, stelo de ĉina naĝado, kiu kaptis la atenton de trejnistoj dum lernejaj konkursoj kaj tiel akiris la ŝancon fariĝi profesia naĝisto.


Pluraj paroladoj de prezidanto Xi Jinping substrekas la gravecon antaŭenigi sportojn kaj sanan vivstilon. En praktiko, tio tradukiĝas kiel pluraj programoj pri popularigo de sportoj, kiuj estis sinsekve lanĉitaj de la ĉina registaro, kovrante de plibonigo de fizika edukado en lernejo al okazigo de sportaj konkursoj. Bona ekzemplo estas la popularigo de surstrataj kuradoj, kiel la duonmaratonoj okazintaj antaŭ nelonge en Pekino kaj Ŝanhajo. Organizitaj de lokaj registaroj kaj sponsorataj de grandaj entreprenoj, tiuj konkursoj kutime liveras bonajn premiojn al la gajnintoj, allogante amatorajn kaj profesiajn atletojn el tuta Ĉinio kaj eĉ aliaj landoj.


Ampleksa vidpunkto kaj kunligo de politikoj


Krom instigi praktikadon de sportoj, Ĉinio kunligas diversajn politikojn por plene profiti la avantaĝojn de sporta sektoro. La heredaĵo de la Pekinaj Someraj Olimpikoj 2008 estas tre bona ekzemplo: Krom antaŭenigi sporton en la lando, la ludoj rapidigis la ekspansion de la metroo kaj helpis disvolvi diversajn ekonomiajn sektorojn – de turismo, restoracioj kaj hoteloj ĝis la ĉina industrio de sportaj vestoj kaj ekipaĵoj.


Male ol Brazilo, kie stadionoj kaj aliaj sportaj infrastrukturoj kutime estas malmulte kaj malefike uzataj, Ĉinio ĝis nun monprofitas de instalaĵoj kreitaj por tiuj Olimpikoj. Ekzemple, la fama Akvokubo enspezas el akvoludejoj, disponigo de naĝejoj al la publiko, turismaj vizitoj kaj aliaj servoj. Post la Vintraj Olimpikoj 2022, la loko ankaŭ ebligas al vizitantoj praktiki glitŝtonludadon.


Pekino estis anoncita kiel gastiganto de la Vintraj Olimpikoj 2022 nelonge post mia transloĝiĝo al la urbo, sekve mi akompanis ĝian preparadon. Mi rimarkis grandegan klopodon por popularigi vintrosportojn, kun skiejoj multobliĝantaj ĉirkaŭ la urbo kaj granda entuziasmo pri lernado de vintraj sportoj. Poste mi eksciis, ke tiuj novaj skiejoj kreis sezonajn postenojn por loĝantoj de la pekina kamparo, kontribuante por malaperigo de malriĉeco en la urbo.


La parko Shougang, heredaĵo de la Vintraj Olimpikoj 2022, estas frekventata de multaj homoj en Pekino.


Ankaŭ impresis min la rapida kresko de la ĉina sektoro pri sportaj vestoj kaj ekipaĵoj, kun ĉinaj markoj akirantaj pli grandan porcion de la enlanda merkato kaj ekenirantaj eksterlandajn merkatojn. Disvolviĝo de ekipaĵoj, vestoj kaj servoj siavice instigis esploradon kaj aldonadon de valoro al la produktoj. Ĉinaj firmaoj evoluigis teknikojn por fabrikado de glacio kaj neĝo laŭ la striktaj normoj de Olimpikoj. Aparte kaptis mian atenton la laboro de la teamo sub la gvido de profesoro Wang Feiteng de la Ĉina Akademio pri Sciencoj por solvi la defion krei neĝon dufoje pli densan ol tiu kreita de maŝinoj, laŭ postulo de alpa skiado.


La Vintraj Olimpikoj ankaŭ akcelis primediajn politikojn: En miaj unuaj vintroj en Pekino, mi devis uzi N95-maskojn surstrate pro la terura aerpoluado. Mi estis skeptika pri la promeso de la loka registaro pri blua ĉielo dum la Ludoj. Sed jam en 2017 la poluo signife malpliiĝis, kaj nun eĉ vintre homoj ĝuas bluan ĉielon. Industrioj translokiĝis al malpli poluaj fabrikoj konstruitaj el aliaj lokoj, kaj nuntempe oni bruligas tergason anstataŭ karbon por hejtado de domoj.


Samtempe, en najbaraj provincoj estis efektivigitaj grandskalaj projektoj pri vent- kaj sunenergio, kiuj certigis la okazigon de la unuaj Olimpikoj uzinte elektron nur el renovigeblaj energifontoj. Kiel grava heredaĵo de tiu evento restas la parko Shougang – konstruita en la loko de malnova ŝtalfabriko, kaj tie troviĝas la fama Big Air Shougang de la Olimpikoj, kie la ĉina ski-saltistino Gu Ailing famiĝis kiel elstara atleto.


Ilo de mola potenco


Historie, la ascendo de novaj mondpotencoj ĉiam estis akompanataj de forta kultura influo de tiu lando, sed Ĉinio ĝis nun estas escepto: Kvankam signife kreskas la internacia intereso pri ĝi, tamen ĝia popolkulturo restas malmulte konata eksterlande. Pli grave, Okcidento insiste rifuzas ekkoni veran Ĉinion.


Kvankam Ĉinio restas subreprezentata en la internacia kultura sceno, tamen la lando lerte uzas sporton por plifortigi rilatojn kun aliaj landoj. La plej bona ekzemplo de tio estas, ke en la 1970-aj jaroj, la tablotenisa diplomatio helpis la landon oficialigi diplomatiajn rilatojn kun Usono dum la malvarma milito.


Dum la Someraj Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro en 2016, registaroj de Brazilo kaj Ĉinio formaligis interkonsenton pri interŝanĝoj en tabloteniso, inspiritan de la tablotenisa diplomatio. La interkonsento rezultis en venigo de ĉinaj trejnistoj por labori en Brazilo kaj sendo de brazilaj pintnivelaj atletoj, inkluzive de Hugo Calderano, por speciala trejnadoprogramo en Ĉinio. Ĉinio ankaŭ ludis gravan rolon en modernigo de brazilaj trejnejoj por ĉi tiu sporto.


Preskaŭ 70-jaraĝa ĉina emeritulo sin ekzercas en publika parko en Jinan, Shandong-provinco.


"Multaj homoj pensas pri kungfuo kaj tabloteniso, kiam oni mencias Ĉinion, kaj vidas Ĉinion kiel mondpotencon pro ĝiaj olimpikaj rezultoj," rakontas la brazilano Gabriel Valdetaro, kiu esploras la rolon de sporto en ĉina molpotenco por sia doktoriĝo ĉe la Ĉefurba Universitato de Fizika Edukado kaj Sportoj. La komento de Valdetaro provokis min pripensi, kiom profunde la sporto markas la interŝanĝojn inter Brazilo kaj Ĉinio: Dum brazilanoj vidas Ĉinion kiel la landon de tabloteniso kaj luktoartoj, ĉinoj vidas Brazilon kiel la landon de futbalo.


Sporto nutras reciprokan admiron inter la du popoloj, estigante kompleksan rilaton, en kiu kunlaboro kaj konkurado miksiĝas kaj el kiu ni havas multon por lerni unu de la alia.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio publikigis projekton de Ekologia Media Kodo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio