Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konatiĝo kun El Popola Ĉinio
2025-04-30

En la profunda aŭtuno de 1985, en la urbo Changzhou, la aero estis plena je la dolĉa aromo de osmanto. Kiam mi, kiel vic-sekretario de Changzhou-a Esperanto-Asocio, ekvidis aerpoŝtan leteron el Pekino, la freŝa inko kaj reliefaj presaĵoj sur la papero fiksis tiun ordinaran posttagmezon en mian memoron. La letero de Esperanta Societo en Takatuki, transdonita de Ĉina Radio Internacia tra la redaktorejo de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo, falis kiel ŝtono en trankvilan lageton, komencante mian kvindekjaran rilaton kun tiu kara revuo.  


En tiu epoko, kiam internaciaj telefonvokoj postulis manuzan trakonektadon kaj altajn kostojn, Ĉina Radio Internacia kaj El Popola Ĉinio similis al boatoj sur vasta maro, portante la voĉojn de ĉinaj esperantistoj al malproksimaj landoj. Japanaj samideanoj, danke al radioelsendoj kaj raportoj de la revuo El Popola Ĉinio, malkovris nian asocion inter densaj ĉinaj ideogramoj. Kiam la redaktoroj de El Popola Ĉinio transdonis al ni tiun amikecan mesaĝon, mi unuafoje tuŝis la koloran kovrilon de la revuo -- la vortoj EL POPOLA ĈINIO brilis per ĉielarka koloro sub la suno.  


En 1988, denove dum aroma osmanta sezono, ni ekveturis al Takatuki en Japanio. La Esperanta versio de El Popola Ĉinio dediĉis tri paĝojn al tiu amikeca renkontiĝo: la fotoj montris, ke ĉinaj kaj japanaj esperantistoj staris ŝultro ĉe ŝultro antaŭ la ruinoj de Hiroŝima atombomba eksplodo, kaj la teksto detale priskribis niajn planojn pri amikecaj urboj, asocioj kaj bazaj lernejoj. Kiam de la freŝa revuo la raporto priskribita de japana esperantisto alvenis trans la malproksimo, la ankoraŭ humidaj paĝoj montris, kiel la internacia lingvo Esperanto konstruis amikecajn pontojn al pli vastaj horizontoj.  


El Popola Ĉinio akompanis min tra kvindek jaroj. Ŝi kreskigis min kaj edukis min. Dum tiuj kvin jardekoj, per rafinitaj kaj vortoj kaj elegantaj fotoj, ĝi disvastigas la voĉon de Ĉinio, rakontas ĉinajn historiajn rakontojn, kaj prezentas ĉinajn politikojn. Ĝi ankaŭludas la rolon de kultura mesaĝisto, prezentante la kulturojn, historiojn, morojn kaj belajn pejzaĝojn de diversaj landoj por dissemadi amikecon.


Mi mem ofte kontribuas artikolojn pri lokaj Esperanto-aktivaĵoj kaj amikecaj rakontoj, dediĉante mian libertempon al la amikeco inter popoloj de malsamaj landoj. De la tradicia presado ĝis la nuna plurmedia erao, El Popola Ĉinio ĉiam restas pionira, prezentante nian landon kaj kulturon en Esperanto per videoj sur Facebook kaj aliaj sociaj retejoj. Kiam mi legis Esperantan tradukon de Kuriero en la retejo de El Popola Ĉinio, mi sentis, ke la flamo de homa civilizacio resonas trans tempo kaj spaco, kunigante niajn idealojnpri "Homara Komunumo de Komuna Estonteco".  


Post 50 jaroj, la flaviĝintaj binditaj volumoj de El Popola Ĉinio sur mia librobreto kundancas kune kun scintilantaj informoj en mia saĝtelefono. De mesaĝisto de internacia amikeco ĝis cifereca platformo por civilizacia interkompreniĝo, El Popola Ĉinio ĉiam uzas Esperanton kiel ŝipon, antaŭenigante komprenon kaj dialogon en la senlima kultura oceano. Ĉiufoje kiam mi foliumas malnovajn numerojn, la inka aromo ankoraŭ portas al mi rememorojn pri tiu aŭtuno de 1985,kaj mi scias, ke kiam homoj esprimas amikecon per komuna lingvo Esperanto, muroj inter la koroj de homoj silente malaperas en interkompreno.


Verkita de Zhang Changsheng

Redaktoro: Sheng Min

















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Servokomerco de Ĉinio solide kreskis en unua trimestro - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio