Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Servokomerco de Ĉinio solide kreskis en unua trimestro
2025-04-30

La servokomerco de Ĉinio vidis konstantan kreskon en la unua trimestro de la jaro, inkluzive de rapida kresko en la komerco de vojaĝ-rilataj servoj, laŭ oficialaj donitaĵoj diskonigitaj en la 29-a de aprilo.


Laŭ la Ministerio pri Komerco, la servokomerco de la lando atingis 1.97 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 273.5 miliardoj da usonaj dolaroj) dum la periodo, kresko je 8.7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.


Servoeksporto atingis 835.15 miliardojn da juanoj, kresko je 12.2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj servoimporto kreskis je 6.2% ĝis 1.14 duilionoj da juanoj, rezultinte malfavoran saldon je 303.88 miliardoj da juanoj.


Laŭ la donitaĵoj, la komerco de vojaĝ-rilataj servoj konservis tendencon de fortika kresko, pliiĝinte je 21.8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 584.9 miliardoj da juanoj.


Samtempe, la komerco de sci-intensaj servoj kreskis je 2.6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 752.49 miliardoj da juanoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉinio publikigis projekton de Ekologia Media Kodo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio