Unuafoje okazis la pekina duonmaratono de homaspektaj robotoj |
2025-04-24 |
La monde unua duonmaratono de homaspektaj robotoj sukcese okazis en Yizhuang de Pekino, matene de la 19-a de aprilo. Entute 20 teamoj, kun 18 malsamtipaj robotaj atletoj, partoprenis en la 21.0975-kilometra kurado kaj ankaŭ aliaj kategorioj, ekzemple, efikeco en kurado, kapablo daŭre kuri, populareco kaj desegno. Post ĉirkaŭ du horoj kaj 40 minutoj, la roboto Tien Kung Ultra, disvolvita de la Pekina Centro por Novigo de Homaspektaj Robotoj, venkis la kuradon. Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |