Xi Jinping atingis Kuala-Lumpuron por ŝtata vizito al Malajzio |
2025-04-16 |
Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Kuala-Lumpuron por ŝtata vizito al Malajzio en la 16-a de aprilo. Xi Jinping diris en skriba deklaro post sia atingo, ke li atendas preni sian ŝtatan viziton al Malajzio kiel oportunon por plua profundigo de duflanka tradicia amikeco kaj plifortigo de politika reciproka konfido. Li alvokis la du flankojn antaŭenigi kunlaboron en modernigaj klopodoj, kune plifortigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj kaj senĉese altigi la konstruadon de ĉin-malajzia komunumo de komuna estonteco al pli alta stadio. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |