Peonioj pompas en Heze |
2025-04-15 |
La urbo Heze de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, estas fama pro siaj peonioj, tie kultivataj jam de 1 500 jaroj. Kun klimato aparte favora por kreskado de peonioj, Heze fieras pri la beleco de tiuj floroj kreskantaj tie, kaj nuntempe eksportas peoniajn plantidojn, florojn kaj produktojn faritajn el peonioj al 30 landoj. En printempo, kiam burĝonas peonioj, Heze ricevas multajn turistojn, kiuj iras tien por admiri tiujn belajn florojn. Jen kelkaj belaj peonioj fotitaj en Heze ĉi-jare! Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |