Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Heze plifortigas rilatojn kun la mondo per "peonia diplomatio"
2025-04-15

Pasintjare, kiam mi unuafoje vizitis la urbon Heze en la orienta provinco Shandong, nova mondo malfermiĝis antaŭ miaj okuloj: La urbo, konata kiel "peonia ĉefurbo de Ĉinio", disvolvis kompletan agrikulturan kaj industrian ĉenon por produkti peoniojn kaj prilabori ilin per industriaj procezoj por krei vastan aron da produktoj el ili, de kuraciloj kaj manĝaĵoj al kosmetikaĵoj kaj produktoj por persona higieno.


Virinoj en tradiciaj vestaĵoj kaj kun peoniaj ornamaĵoj paradas en la peonia ĝardeno Caozhou.


Mi estis mirigita de la "peonia ekonomio", malmulte konata ekster Heze, sed tiu kreis 500 mil postenojn kaj alportis enspezon je 13 miliardoj da juanoj al la urbo pasintjare. Heze respondecas pri 70% de la volumo de monda komerco de peonioj, eksportinte pli ol ses miliardojn da plantidoj al pli ol 30 landoj en la lastaj jardekoj. Mia miro pri malkovro de industrio, kiu profitas de radikoj, folioj, floroj, stamenoj... nu, la tuta planto, por krei la plej diversajn produktojn, rezultis en artikolo dediĉita al tiu temo: http://espero.chinareports.org.cn/2025-04/11/content_117818886.htm


Ĉi-jare, invitita al Heze por la dua fojo, mi iom timis ne havi ion novan por priraporti, do kion mi povus verki pri la urbo kaj la peonioj? Sed mi akceptis la defion kaj revenis al Heze en serĉado de informoj por nova artikolo. Ĉi-foje mi ne surpriziĝis pri la peonia ekonomio, sekve mi fokusis sur aliaj aspektoj de la urbo kaj ĝiaj du ĉefaj allogaĵoj, la peonioj, kulturataj en la urbo jam de 1 500 jaroj, kaj la flava rivero, lulilo de la ĉina civilizacio, kiu trairas la urbon.


Mi esploris la urbon


Miaj du vizitoj al Heze estis tre rapidaj, sed ili lasis profundajn markojn en mia koro. La unuan fojon mi fokusis sur laboro pro la urĝa bezono kolekti informojn kaj fotojn de urbo antaŭe tute ne konata de mi por poste verki ion, kaj priatenti la industrion de peoniaĵoj. Ĉi-foje mi alvenis al la urbo jam bone informita, kaj mi jam konis la ekonomiajn temojn, sed mankis koni la popolon, la kulturon kaj la ĉiutagan vivon en Heze. Mi la duan fojon vizitis, posttagmeze de la 9-a de aprilo, la peonian ĝardenon Caozhou, fama turismejo de la urbo.


Virinoj en tradiciaj vestaĵoj iras en la parko akompanataj de fotisto.


Mia sperto en tiu parko pasintjare estis kiel promeno en ajna alia parko, krom la fakto, ke ĝi estas plena de peonioj, kaj pro tio mi estis tie. Do mi priatentis la florojn el malsamaj koloroj, formoj kaj variaĵoj kaj kolektis informojn pri ilia kultivado en la parko. Ĉi-foje mi priatentis la vizitantojn: Familioj, infanoj, junaj paroj, geamikoj... Parko plena je homa vivo riveliĝis ĉirkaŭ mi. Estis ankaŭ multaj virinoj en tradiciaj ĉinaj vestaĵoj tie por fotiĝi kun la belaj peonioj, kelkaj estas profesiaj modeloj pozantaj por profesiaj fotistoj, kelkaj estas ordinaraj junulinoj en serĉado de belaj fotoj por diskonigo en sociaj retejoj.


La parko havas riĉan kulturan vivon dum la peonia sezono, kun multaj aktivaĵoj por riĉigi la spertojn de la vizitantoj. Kiam mi estis iranta en la parko, mi subite surpriziĝis pro parado de junuloj en tradiciaj vestaĵoj, kun tiuj en la antaŭa vico portantaj flagojn kun skribaĵoj. Tiu parado preterpasis min kaj mi sekvis ilin ĝis korto, kie ili prezentis dancon. Mi ankaŭ vidis hundroboton, kun peonioj sur la dorso, interaganta kun la vizitantoj de la parko. En la lastaj jaroj, robotoj fariĝis pli kaj pli kutimaj en la ĉiutaga vivo de homoj en Ĉinio.


Post la vespermanĝo, mi lupruntis elektran biciklon por esplori la urbon. En Pekino ĉu surstrate ĉu en vendejoj, multaj ĉinoj, kiuj scipovas fremdan lingvon, preferas uzi la ĉinan en interagado kun eksterlandanoj, sed en Heze estas la malo, kiam lokanoj volas babili kun eksterlandano, ili elektas la anglan. Mi alvenis al loko kun iom da noktovivo, kun multaj restoracioj kaj vendejoj, kaj vendistoj surstrate vendantaj manĝaĵojn. Estis bona odoro kaj tiom da frandaĵoj, ke mi iom pentis pro tio, ke mi vespermanĝis antaŭ ol iri tien. La etoso estis simila al tiu de brazila libera foiro.


Mi trairis unu plian blokon kaj atingis la Universitaton de Heze. Multaj studentoj estis grupe elirantaj la kampuson, verŝajne por vespermanĝi kaj iom amuziĝi en la ĉirkaŭaĵoj. Antaŭ la universitato mi trovis lokon kun la nomo "Drinkejo", sed mi konstatis, ke ĝi fakte estis nur trinkaĵvendejo, sen loko por ke homoj sidiĝu. De tie mi iris al la Flava Rivero kaj sekvis ĝian fluon por reveni al mia hotelo. Flanke de la rivero troviĝas bela parko kaj en ĝi estis homoj praktikantaj sportojn, ludantaj kartoludojn, promenantaj kaj eĉ dancantaj grupe. Vespere en ajna ĉina urbo oni facile trovas homojn grupe dancantaj surstrate.


Peonia forumo antaŭenigas internacian komunikadon


En la sekva tago mi ĉeestis la malferman ceremonion de Heze-a Peonia Forumo pri Internacia Komunikado, ĉi-jare kombinita kun la Seminario de Rakontoj pri la Flava Rivero. Kiam mi unuafoje aŭdis pri tiu forumo, mi konfuziĝis: "Kiel peonioj rilatas al internacia komunikado?" Aŭskultante la parolojn dum la inaŭgura ceremonio, mi kaptis la ideon.


Ekzemple, samkiel ĉinaj peonioj estas nuntempe troveblaj en multaj landoj, same floroj tipaj de aliaj landoj estas kultivataj en Ĉinio, kaj tiu "flora diplomatio" estas interŝanĝom kiu alproksimigas la popolojn de la mondo kaj kontribuas por ilia reciproka kompreno. Mi antaŭe ne priatentis tion, ke peonioj estas troveblaj en tre antikvaj ĉinaj artaĵoj, kio atestas ilian profundan ligon kun la ĉina kulturo. Pere de la antikva Silka Vojo, peonioj estis enkondukitaj al dekoj da aliaj landoj kaj fariĝis same influaj en aliaj kulturoj: famaj eŭropaj pentristoj, inkluzive de Vincent Van Gogh kaj Claude Monet, pentris peoniojn, kaj tiuj floroj ankaŭ estas menciataj en literaturaj verkoj de aŭtoroj el malsamaj landoj, kio atestas profundan rilaton de peonioj kun la mondo.


Peonioj en la peonia ĝardeno Caozhou


Kiel mondkonata elemento de la ĉina kulturo, peonio kontribuas por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, sekve la urbo Heze decidis profiti de ĝi por antaŭenigi interŝanĝojn kun la mondo. Kiel klarigis Zhang Lun, urba sekretario de Komunista Partio de Ĉinio en Heze, "peonio estas simbolo de bonŝanco, paco kaj amikeco". Peoniaj festivaloj nuntempe okazas en Nederlando kaj la Korea Respubliko, kaj produktoj el peonioj estas eksportataj al pli ol 30 landoj. La Peonia Centro por Kultura Komunikado malfermis oficejojn en pluraj landoj tra la mondo, inkluzive de Brazilo.


La prezento de Milena Radoslavova Vaseva, direktoro de la urba kompanio pri urbaj parkoj kaj ĝardenoj de Sofio en Bulgario, eĥis tiun senton: La desegno de la ĝardeno profitis de la specifaj trajtoj de malsamspecaj peonioj por antaŭenigi reciprokan respekton, kulturajn interŝanĝojn kaj kunlernadon inter la popoloj. Wang Weijia, profesoro pri internacia komunikado de Universitato de Pekino, ankaŭ parolis pri la potencialo de peoniaj ĝardenoj por kulturaj interŝanĝoj inter Heze kaj la mondo.


Naskiĝinta en Shandong, Bo Xiuhua, prezidanto de la Serbia Asocio pri Tradicia Ĉina Medicino (TĈM), montris praktikan efikon de la "peonia diplomatio": Pluraj kuraciloj uzatan en TĈM estas faritaj el peonio, kaj en Serbio kelkaj famuloj estis kuracitaj per ili, kio kontribuis por plibonigi la publikan opinion pri TĈM kaj interesigi homojn pri la ĉina kulturo. Tiu agnosko de la valoro de TĈM, siavice, ankaŭ kontribuos por kreskigi la eksportojn de kuraciloj el Heze.


La Flava Rivero, kultura heredaĵo de Ĉinio


La kultura heredaĵo de Heze rilatas ne nur al peonioj, sed ankaŭ al la riĉa historio de la urbo, antaŭe nomita Caozhou, kaj al la kulturo de la Flava Rivero, la dua plej longa rivero en Ĉinio, ĉe kiu disvolviĝis la ĉina civilizacio. En la peonia forumo, la Flava Rivero kaj ĝia graveco ankaŭ estis ofta temo. La prelego de profesoro Yang Kaihzong de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj prezentis la lastatempan progreson en la baseno de la Flava Rivero, dum alia profesoro, Ge Jianxiong de la Ĉina Instituto pri Kulturo kaj Historio prelegis pri la historio kaj kultura graveco de la Flava Rivero.


Same interesa estis la ĉefprelego de Fazeel Najeeb, ambasadoro de Maldivoj en Ĉinio. Li lerte esploris la kontraston inter la verd-peoniaj ĝardenoj de Heze kaj la turkiskoloraj akvoj de la maro en Maldivoj, kaj la similaĵojn inter la profundaj rilatoj de maldivanoj kun la maro kaj de la ĉina civilizacio kun la Flava Rivero, por paroli pri la komuna aspiro de la homaro al paco kaj pli bona estonteco.


Mesaĝo de espero al la mondo


Dum la peonia forumo estis okazanta en Heze, la mondo estis priatentanta la tarifojn altruditajn de usona prezidento Donald Trump. Samtempe akompananta la okazaĵojn en Heze kaj en la mondo, mi vidis la kontraston inter la modelo de egaleca kaj inkluziva interkultura komunikado proponita en Heze kaj antaŭenigata de Trump, bazita sur unuflankismo kaj trudo.


Parado en la peonia ĝardeno Caozhou amuzigas vizitantojn.


Dume, prifajfanta tion, la Flava Rivero trankvile sekvis sian vojon inter la peonioj de Heze por poste atingi la maron kaj brakumi la mondon, diskonigante la mesaĝon de paco kaj amikeco reprezentata de peonio. Kaj estis ĝuste tiu bildo de la Flava Rivero preterpasanta mian hotelon en Heze, kiun mi rememoris, kiam mi vidis en interreto furoron pri peco de intervjuo de Victor Gao, vicprezidanto de Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo, al la usona raportisto Cathy Newman: "Ĉinio estas ĉi tie de 5 000 jaroj. Plejparte de tiu tempo ne estis Usono kaj ni pluvivis."


Mia vizito al Heze estis rapida, sed mi revenis al Pekino konvinkita, ke egaleca dialogo, kunlernado kaj kunprofita kunlaboro estas la historia tendenco de la homaro, kaj ili sekvos sian normalan vojon, samkiel la Flava Rivero. La unuflankismo de Trump estas tempesto, kiu kaŭzas detruadon kaj ĝenon, sed rapide alvenos al la fino. La homaro restos.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Pejzaĝoj de Hanojo, Vjetnamio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio