Sukceses okazis ĉi-jara Peonia Forumo en Heze |
2025-04-11 |
La 10-an de aprilo ĉi-jara Heze-a Peonia Forumo pri Internacia Komunikado kaj la Seminario pri Rakontoj pri la Flava Rivero sukcese okazis en la urbo Heze de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. La forumon partoprenis diplomatoj kaj akademiuloj el pli ol 30 landoj por antaŭnigi interkulturan dialogon laŭ la perspektivoj de la kulturo ligita al la Flava Rivero kaj de peonioj. Inaŭguro de la kunlaborprojekto de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj por esplorado sub la temo "Kulturo de la Flava Rivero kaj la Ĉina Civilizacio" Heze estas konata kiel "ĉefurbo de peonioj". Tie peonioj estas kulturataj de pli ol 1 500 jaroj kaj la loka klimato estas tre favora al la kulturado de peonio. En Heze disvolviĝas peonia ekonomio, bazita sur produktado kaj vendado de floroj kaj ankaŭ de pluraj produktoj el peonioj, inkluzive de kuraciloj, kosmetikaĵoj, manĝaĵoj, parfumoj kaj peonia oleo, kaj ankaŭ de artaĵoj kaj kulturaj heredaĵoj farital el aŭ inspiritaj de peonioj. En sia parolo, Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), menciis la fakton, ke ĉinaj peonioj estas kulturataj eksterlande, kaj ankaŭ floroj origine el aliaj landoj estas kulturataj en Ĉinio, kaj tio estas ekzemplo de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la mondo. Peonioj estas troveblaj en antikvaj ĉinaj artaĵoj, kio montras ilian gravecon por la ĉina popolo, kaj ili ankaŭ estas menciitaj en verkoj de fremdlandaj aŭtoroj kaj en pentraĵoj de eŭropaj pentristoj, kio montras ilian heredon en la mondo. Ĉiu civilizacio estas riĉa kaj diversa, kaj civilizacioj povas lerni unuj de la aliaj por kune konstrui homaran komunumon kun komuna estonteco. Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo, parolas en la forumo. Bai Yugang, gvidanto de la Departamento pri Diskonigo de Shandong-provinca Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke kulturo floras per interŝanĝoj kaj oni bezonas plifortigi interŝanĝojn por pliriĉigi la vivojn de la popoloj de la mondo. La Flava Rivero kaj la peonioj estas esencaj heredaĵoj de la ĉina popolo, kaj Shandong kreis la forumon por plifortigi interŝanĝojn kun la mondo kaj antaŭenigi prosperon kaj disvolvadon. Fazeel Najib, ambasadoro de Maldivoj en Ĉinio, diris, ke la kultura heredaĵo de Maldivoj estas profunde ligita al la oceano, dum la ĉina civilizacio estas profunde ligita al la Flava Rivero. Oceano kaj rivero atentigas nin, ke niaj kulturaj identecoj estas profunde ligitaj al natura medio kaj fluas trans landlimoj por ligi unu la alia. Per kulturado de niaj kulturaj tradicioj kaj interŝanĝoj kun tiuj de aliaj popoloj, ni povas kulturi mondon pli interligitan kaj plenan je harmonio. Profesoro Shahbaz Kahn, direktoro kaj reprezentanto de la Regiona Oficejo de UNESKO por Orienta Azio, parolis per video al la forumo. Li substrekis, ke la Flava Rivero kaj peonioj estas heredaĵoj mondkonataj kaj ne nur simboloj de la pasinteco de Ĉinio, sed ankaŭ viglaj elementoj de ĝia nuno kaj estonteco. Li instigis la partoprenantojn de la forumo profiti la kulturan heredaĵon de la Flava Rivero kaj peonioj por plifortigi rilatojn inter popoloj kaj kuraĝigi lokajn komunumojn konservi kaj heredigi siajn tradiciojn. Fazeel Najib, ambasadoro de Maldivoj en Ĉinio, parolas en la forumo. Zhang Lun, sekretario de la heze-urba komitato de KPĈ, klarigis, ke peonio estas simbolo de bonaŭguro, paco kaj amikeco, kaj estis enkondukita en pli ol 30 landojn pere de la Silka Vojo. Nuntempe estas peoniaj festivaloj en Nederlando kaj Korea Respubliko, kaj la heze-a registaro klopodas por antaŭenigi peonian kulturon eksterlanden kaj ankaŭ popularigi la lokajn produktojn faritajn el peonioj, kiuj jam estas eksportataj al pli ol 30 landoj. Yang Kaizhong de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj prelegis pri la graveco de la Flava Rivero, la plibonigo de la vivkvalito de la homoj vivantaj ĉe tiu riverbaseno, kaj ankaŭ la progreso en la regiono. Estis kreita sinergio inter ekologio kaj ekonomio, kaj saĝaj alt-teknikaj sistemoj estas uzataj por monitori la medion kaj disvolvi politikojn por konservado de akvorimedoj. Milena Radoslavova Vaseva, direktoro de la urba kompanio pri urbaj parkoj kaj ĝardenoj de Sofio en Bulgario, prezentis la sperton de kreado de la Peonia Ĝardeno de Sofio, emfazante la studon faritan pri la trajtoj de la variaĵoj de peonioj kaj kiel ili estis uzataj en la desegno de la ĝardeno, kun la celo stimuli kunlernadon, reciprokan respekton kaj interŝanĝojn inter la popoloj de la mondo. Milena Radoslavova Vaseva, direktoro de la urba kompanio pri urbaj parkoj kaj ĝardenoj de Sofio en Bulgario, parolas en la forumo. Bo Xihua, prezidanto de la Serbia Asocio pri Tradicia Ĉina Medicino, naskiĝinta en Shandong-provinco, diskonigis kelkajn ekzemplajn kazojn de kuracado per tradicia ĉina medicino en Serbio, kiuj kontribuis por plibonigi publikan opinion pri ĝi. La efiko de Tradicia Ĉina Medicino estas agnoskata de serbia registaro kaj tio ankaŭ kontribuas por popularigi la ĉinan kulturon kaj komprenon pri Ĉinio eksterlande. En la forumo estis prezentita animacio pri peonioj, kaj ankaŭ estis eksponataj pentraĵoj, fotoj kaj aliaj artaj verkoj pri peonioj, kun premidono al artistoj, kiuj kreis elstarajn verkojn pri tiu temo. Estis podia diskuto inter fakuloj pri la temo de la forumo, estis lanĉitaj novaj kontoj en sociaj retejoj por diskonigo de enhavoj pri peonioj, kaj estis inaŭgurita la kunlaborprojekto de Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj por esplorado sub la temo "Kulturo de la Flava Rivero kaj la Ĉina Civilizacio" en la provincoj kaj regionoj laŭ la Flava Rivero. La forumo finiĝis per prezento de koruso de ĉinaj kaj alilandaj lernantoj. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |