Kiu landano estas Zamenhof? |
2025-04-10 |
de d-ro Bak Giwan "Kia demando abrupta?" Eble vi pensus tiel. Ankaŭ mi multe hezitis, ĉu mi skribu ĝin aŭ ne. Sed mi decidis finfine ĉiukaze fari tiel, ĉar mi pensis, ke almenaŭ unu fojon oni devus paroli pri tiu afero. Ĝis nun mi sendemande pensis kaj diradis, ke Zamenhof estas homo de Pollando. Tio estadis aŭtomata respondo. Kaj neniu kontraŭstaris pri tiu aserto. Sed antaŭ kelkaj jaroj, mi aŭdis tre strangan parolon de la japana profesoro Sasaki (d-ro Sasaki Teruhiro, 1946-2023), kiu siatempe kune kun mi laboris en Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio. "Ĉu Zamenhof estas vere homo de Pollando? Ekzakte dirite, li estas homo de Rusujo, ĉu ne?" Mi surpriziĝis kaj ekpensis du punktojn. "Jes, en tiu tempo Pollando estis sub la regado de Rusa Imperio," kaj samtempe "ve, oni povus pensi tiamaniere, se laŭ la pensmaniero de imperialismo." Tiel pensante mi ne povis forviŝi bedaŭrindan senton el mia koro. Tio vere estas ne tiel simpla afero. Se ni konsideras la historiojn de Eŭropo kaj Azio, kaj ankaŭ la konceptojn pri nacio kaj lando de orientaj popoloj kaj okcidentaj popoloj, en tiu kazo troviĝas tre multaj kalkulendaj aferoj tre komplikaj. Sed alie ĝi povas esti tre simpla afero. En Koreujo kaj Japanujo la konceptoj pri nacio kaj lando estas relative simplaj. Koreoj kaj japanoj de longe tra historio vivadas kun la konscio de unuiĝinta nacio. Sed en la kazo de Ĉinio la afero ne estas tiel. En Ĉinio tre multaj nacioj kune vivadis kaj kune faradis historion dum longa tempo. Ankaŭ en Eŭropo preskaŭ same. Verŝajne en la mondo ne oftas nacio kaj lando, kies popolo longhistorie posedas kune la komunan konscion de unuiĝinta nacio. Kaj tial ni koreoj ĉiam unue demandas "kiu landano li/ŝi estas" kaj "kiu naciano li/ŝi estas", kiam ajn ni renkontiĝas kun aliaj. Ankaŭ en Esperantujo tiel same. Mi povas scii tion, rigardante min mem. En ia internacia organizo, kie mi apartenas, la membro-listo ne montras, kiu landano estas la membro, nek kiu naciano… Sed verdire mi sentas scivolemon pri iliaj naciecoj kaj landecoj. Ĉu mi sola estas tia? Ĉiukaze tre bedaŭrinde ili ne volas sciigi tion. Mi vidas, ke ili eĉ ne volas scii tion. Ĉu mi estas tro scivolema??? Al ili eble la demando "Kiu landano estas Zamenhof" ne povas esti demando. Ili redemandus min "Kial vi demandas tion"… En lasta jaro s-ro Wang Tianyi (Esperante Ĉielismo), loĝanta en Xi'an, Ĉinio, diris en iu interreta kunsido "Zamenhof ĉiam pensis, ke lia patrujo estas Litovio". Aŭdante liajn vortojn, mi ree pensis profunde pri tiu ĉi afero. Kiu lando do estas la patrujo de Zamenhof? Kiam ni pensas pri "patrujo", ankaŭ "nacion" ni devas konsideri. Koreoj emas rigardi ilin kiel unuaĵon. Koreoj ĉiam pensas, ke koreo estas kore-nacia. Verdire tio ne estas tiel simpla afero. Kiel mi jam diris en la komenco, en la mondo ne ĉiu lando konsistas el unu nacio, kaj ne ĉiu nacio devas vivi en unu lando. Ni devas kompreni kaj agnoski tion. Kiam ni pensas pri la patrujo de Zamenhof, ni unue devas pensi pri lia nacieco. Feliĉe tio estas tre klara. Li estas judo, homo de juda nacio. Liaj gepatroj estas judoj el Litovio. Kiel multaj el vi jam scias, la nacio judo estas tre speciala en la mondhistorio. Dum kelk miloj da jaroj ili vagadis en la mondo sen patrujo, sed ili ne asimiliĝis kun iu ajn nacio kaj konservis sian naciecon senĉese. Estas ordinara afero, ke iu nacio perdas sian naciecon kaj asimiliĝas kun la ĉirkaŭaj nacioj, se ili vivas kun ili dum kelkaj generacioj. Kredeble ankaŭ ni, koreoj. Antaŭ mil jaroj aŭ du mil jaroj ĉu la homoj, kiuj loĝis en la korea duonisulo, estis vere koreoj? Verŝajne ne. Sed la juda nacio ne estas tiel. Se judoj faris ankaŭ tiel, kiel faris koreoj, kredeble Zamenhof mem konsiderus sin kiel homon de pola nacio aŭ rusa nacio. Sed li ĉiam pensis, ke li estas judo. Ni do povas diri facile kaj certe, ke Zamenhof estas homo de juda nacio. Li estas judo. Sed kiam ni pensas pri patrujo, tio ne estas facila afero. Kie estas lia patrujo? Kiel mi jam diris antaŭe, mi sen profunda penso diradis, ke li estas homo de Pollando. En la jaro 2017 en la ĉina urbo Zaozhuang, kie troviĝas Esperanto-muzeo en la Zaozhuang-a Universitato kaj kie mi loĝis siatempe, okazis ceremonio por la 100-jara datreveno de la forpaso de Zamenhof, en kiu partoprenis ankaŭ reprezentanto de pola ambasadejo en Ĉinio kaj faris salutparolon tie. Ĝin organizis Ĉinio kaj Pollando kune. Oni pensis memkompreneble, ke Zamenhof estas homo de Pollando. Se ni devas repensi, ĉu estas ĝuste diri, ke Zamenhof estas polo (ni ne povas nomi Zamenhofon israelano pro tio, ke li estas judo, ĉar en tiu tempo eĉ ne ekzistis la lando Israelo), kiel ni faru? Iasence la respondo estas tute simpla: Kiel li mem pensis pri sia patrujo? Se estas tiel, lia patrujo estas Litovio. En la libro Vivo de Zamenhof de Edmond Privat aperas jenaj vortoj de Zamenhof, "Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo…" -- La parolado de Zamenhof en la 3-a UK en Kembriĝo en 1907. Siatempe Pollando kaj Litovio ambaŭ estis sub la regado de Rusa Imperio, kaj antaŭ tiam ili estis en la federacio de ambaŭ landoj, "Pollanda-Litovia". Ni do devas demandi nin, kial oni ĝis nun diradis en la mondo, ke Zamenhof estas homo de Pollando. Kial? Ĉu pro tio, ke la urbo Bjalistoko, kie naskiĝis Zamenhof, nun apartenas al la teritorio de Pollando? Kredeble ĝuste pro tio oni pensis kaj pensas tiamaniere. La historio inter Pollando kaj Litovio estas tre komplika, siatempa Bjalistoko apartenis al Litovio. En la paĝo 55 de la libro Vivo de Zamenhof de Edmond Privat aperas jenaj vortoj: Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistoko en litva lando, al dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al la pejzaĝo de la knabaj promenadoj, kiam suno en la vespero ruĝigas la montetojn kaj nigrigas la linion de la arbaroj. Kaj eble la dua kialo devus esti tio, ke la urbo, kie loĝis Zamenhof, kiam li publikigis Esperanton, ne estis Bjalistoko, sed Varsovio de Pollando. Lia familio translokiĝis de Bjalistoko al Varsovio en 1873, kiam li estis 14-jara. De tiam ĝis sia morto li loĝis ĉefe en tiu urbo. Ni do povas diri ekzakte, ke la naskiĝloko de Zamenhof estas Bjalistoko de Litovio, kaj la naskiĝloko de la internacia helplingvo Esperanto, kiun li inventis, estas Varsovio de Pollando. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |