Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis kondolencon al Min Aung Hlaing pro tertremo
2025-03-31

La 29-an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al birma gvidanto Min Aung Hlaing pro la tertremo en Birmo.


Xi Jinping diris, ke li estis ŝokita, ke Birmo suferis severan tertremon, kiu kaŭzis grandan perdon de homoj kaj posedaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj popolo, Xi Jinping funebris pri la viktimoj kaj transdonis sinceran kondolencon al la familioj de viktimoj, vunditoj kaj homoj en la katastrofo. Li diris, ke Ĉinio kaj Birmo estas komunumo de komuna estonteco de boneco kaj veo, kaj la du popoloj ĝuas profundan fratan amikecon. Ĉinio pretas liveri helpon kaj subteni klopodojn de Birmo por venki la katastrofon kaj rekonstrui hejmojn frue.


Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Qiang kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi respektive sendis kondolencojn al siajn birmaj paraleluloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Florfesto en Jinhua-urbo de Zhejiang-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio