Ŝanhajo klopodas fariĝi pli konvena por internaciaj turistoj |
2025-03-31 |
La sektoro de internacia turismo de Ŝanhajo montras kreskon en tiu ĉi printempo. Kiel la urbo povos plibonigi siajn servojn por ke pli da eksterlandaj turistoj ŝatu la sperton kaj spontanee rekomendu al aliaj homoj viziti Ĉinion? Fakuloj el akademiaj rondoj, profesiuloj pri turismo kaj homoj kun internacia sperto diskonigis siajn rimarkojn kaj sugestojn rilate al tiu temo. Internaciaj turistoj gustumas ĉinan teon en Ŝanhajo. Kadre de pagservoj, kvankam alilandaj turistoj nuntempe pli emas sperti pagojn per poŝtelefono, tamen ankoraŭ estas pluraj mezaĝaj kaj maljunaj turistoj el Eŭropo kaj Ameriko, kiuj preferas pagi per monbiletoj aŭ kreditkarto kaj trovas malfacilojn tiurilate. Fakuloj sugestis lernadon el sukcesaj spertoj, kiel tiu de Japanio per la karto Suica, kaj la disvolvadon de servoj kiel tiuj ligitaj al la karto Shanghai Pass. Tamen, ankoraŭ necesas plibonigi la diskonigon de informoj pri tiuj kartoj kaj ankaŭ plifaciligi la aĉeton de tiuj kartoj. Kadre de subteno al fremdaj lingvoj, alilandaj turistoj plendas, ke la ĉefaj ĉinaj apoj pri mapoj estas disponeblaj nur en la ĉina lingvo, sekve ili estas nekonvenaj por uzo de alilandaj turistoj. Clarisse Le Guernic, turism-agento el Francio, sugestis, ke Baidu-mapoj kaj Amapoj aldonu anglalingvajn skribaĵojn al la ĉefaj butonoj aŭ alprenu funkcion de realtempa maŝin-tradukado. Aldone, fakuloj de la turisma sektoro sugestis aldonadon de afiŝoj en la angla ĉe la ĉefaj turismejoj por helpi haltejojn de busoj kaj taksioj pli bone servi maljunajn turistojn el aliaj landoj. Kadre de turismaj produktoj, la fakuloj sugestis lanĉon de personigitaj turismaj produktoj por turistoj el najbaraj landoj, ekzemple la kombino de plurtemaj itineroj nomita "tri-taga vizito al Ŝanhajo". Ankaŭ estas dezirinde permesi al turismaj buslinioj uzi la specialajn aŭtovojajn trakojn ekskluzivajn por publika transporto, kaj aldoni merĝantajn kultur-turismajn rimedojn al itineroj por plivastigi la turismajn produktojn disponeblajn. Ankaŭ indas konsideri la estigon de specialaj turismaj produtoj por familioj, kun plurlingva ĉiĉerona servo inkluzivita. Kadre de reklamado, Le Guernic malkovris, ke multaj alilandaj turistoj ankoraŭ ne scias pri la ĉinaj politikoj pri senviza vizito. Ŝi sugestis intensigon de rilata reklamado eksterlande. La fakuloj substrekis, ke la disvolvado kaj planado de produktoj por internacia turismo, samkiel la reklamado kaj diskonigo eksterlande, devas koncentriĝi sur la bezonoj de la celataj turistoj, kaj ke ili devas havi agrablan sperton en Ĉinio por propravole fariĝi varbantoj de turismo en Ĉinio. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: portuguese.shanghai.gov.cn Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |