Publikiĝis Homaj Rajtoj en Xizang en Nova Epoko |
2025-03-28 |
La 28-an de marto la blanka libro Homaj Rajtoj en Xizang en Nova Epoko estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en gazetara konferenco en Lasao, ĉefurbo de la Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La libro emfazas, ke en la nova epoko kaj sur la vojaĝo de antaŭenigo al la granda reprosperiĝo de la ĉina nacio, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro daŭre respondos al la atendoj de ĉiuj etnoj en Xizang pri pli bona vivo, antaŭenigos pli altkvalitan disvolviĝon de la afero pri homaj rajtoj en la loko kaj malfermos novan ĉapitron en la protekto de homaj rajtoj sur la neĝkovrita altebenaĵo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |