Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malaltaltituda ekonomio ekflugas en Ĉinio
2025-03-28

Ĉiu-jare dum la du sesioj oni faras bilancon de la registara laboro en la pasinta jaro kaj planas la laboron por la nuna jaro, inkluzive de la celoj kaj prioritatoj. En ĉijaraj du sesioj, malalt-altituda ekonomio, vortumo uzata por la aro da ekonomiaj aktivaĵoj farataj de flugmaŝinoj flugantaj je altitudo sub mil metroj, estis fokusa temo. Malalt-altituda ekonomio inkluzivas turismajn superflugojn ĉe vidindejoj, aplikojn de flugmaŝinoj en agrikulturo, farado de fotoj kaj filmoj per flugmaŝino, servoj pri sukurado kaj aertransportado de pacientoj, kaj ankaŭ transportadon de varoj kaj homoj laŭ mallongaj itineroj.


Flugrobotoj faciligas liveradon de varoj


La urbo Shenzhen de la provinco Guangdong estas grava teknologia centro, kie troviĝas la sidejoj de kelkaj el la plej gravaj teknologiaj firmaoj de Ĉinio, ekzemple, Huawei, Tencent kaj DJI. En 2020 dum vizito al kelkaj firmaoj en la urbo, mi estis impresita de la laboro tiam disvolvata en Artefarita Intelekto (AI), inkluzive de saĝaj kameraoj kaj senpilota aviado. Multaj el tiuj teknologioj nur nun ekpopulariĝas, sed vi povas esti certa, ke en la sekvaj jaroj pluraj novaj trarompaj teknologioj same furoros.


Flugroboto liveras mendon de kliento en parko de Shenzhen.


Pasintjare mi estis informita pri tio, ke en kelkaj parkoj de Shenzhen vizitantoj jam alkutimiĝis mendi manĝaĵon per apo kaj ricevi ĝin liveritan de flugrobotoj, kiuj deponas la pakaĵojn en maŝinojn. Sekve la kliento skanas dudimensian kodon por ricevi sian pakaĵon. Simila liversistemo estis enkondukita pasintjare ĉe la sekcio Badaling de la Grando Muro en Pekino por faciligi la vivon de la turistoj. Krom manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, flugrobotoj liveras ankaŭ kelkajn konvenajn produktojn por turistoj, ekzemple ombrelo, kaj fine de la tago helpas la laboristojn forporti la rubaĵon lasitan surloke.


La firmao Meituan, kiu operaciumas la itinerojn supre menciitajn, jam kontrolas pli ol 30 flugrobotajn itinerojn en la municipoj Pekino kaj Ŝanhajo, kaj ankaŭ en la urboj Kantono kaj Shenzhen, en la provinco Guangdong. Flugrobotoj transportas pakaĵojn al oficejoj, loĝkvartaloj, turismejoj kaj lokoj en bezono de rimedoj por urĝaj kuracaj servoj.


Siavice SF, grandega ekspeda firmao, ankaŭ plivastigis la uzon de flugrobotoj por rapidigi liveradon, per itineroj kiel tiu inter la haveneto Nan'ao Shuangyong, oriente de Shenzhen, kaj la enurba distrikto Longgan, kio signife rapidigas la transporton de freŝaj marproduktoj al centro pri distribuado, el kie liveristoj tuj ekiras por alporti la pakaĵojn al la hejmoj de mendintoj.


Pasintjare, dum vizito al la urbo Zhongshan, apud Shenzhen, mi vizitis la teknologian firmaon FCourier, kiu disvolvas, fabrikas, vendas kaj operaciumas flugrobotojn, kontrolilojn por aviada uzo kaj produktojn kun AI, kun fokuso sur elektraj veturiloj kapablaj al- kaj elteriĝi vertikale (eVTOL-oj). Krom vizito al la fabriko, mi ankaŭ havis la oportunon vidi montroflugojn de du flugrobotoj: E6, kreita por aktivaĵoj kiel filmado, monitorado, inspektoj, anoncoj per laŭtparolilo; kaj E40, kapabla transporti grandajn kaj relative pezajn ŝarĝojn, kun la kapablo ĵeti la pakaĵon dum flugo.


La ambicia plano de Ŝanhajo por tiu sektoro


La urbo Ŝanhajo, kie troviĝas la sidejoj de COMAC kaj pluraj aliaj firmaoj pri aviado kaj teknologio, estas en la sama nivelo de Guangdong en tiu ĉi kampo kaj disvolvas pioniran laboron en la disvolvado de eVTOL-oj kaj por transporto de pasaĝeroj, kaj por transporto de ŝarĝoj. Cetere Ŝanhajo fariĝas elstara centro por testado de flugmaŝinoj kaj rilataj servoj por laŭlege ebligi komercan uzon.


La eVTOL-o Prospero, kromnomita flugtaksio, estas disvolvita de la ŝanhaja firmao AutoFlight.


Laŭ la trijara plano 2024-2027 anoncita pasintjare de la ŝanhaja registaro, la urbo havos almenaŭ 400 malaltaltitudajn flugitinerojn ĝis 2027, kiuj subtenos kompletan industrian ĉenon pri malaltaltituda ekonomio, kies valoro superos 50 miliardojn da juanoj en 2027. La plano entenas ne nur enurbajn, sed ankaŭ transurbajn itinerojn inter la urboj ĉe la delto de Jangzio, ekzemple la provitinero de malaltaltituda pasaĝertransporto inter la speciala areo de Lingang en Ŝanhajo, kaj la distrikto Shengsi en la provinco Zhejiang, inaŭgurita en novembro pasintjare. La vojaĝo, nuntempe farata per helikopteroj Airbus H225, reduktis la vojaĝtempon de du horoj al nur 20 minutoj.


Panoramaj flugoj por turistoj kaj kelkaj aliaj itineroj per helikoptero estas jam funkciantaj, sed la plano por mez-fora estonteco popularigi la uzon de sVTOL-oj, sektoro rapide disvolviĝanta en Ĉinio, sed tiuj flugrobotoj ankoraŭ bezonas trairi multajn testojn antaŭ ol akiri permesilojn necesajn por komerca pasaĝertransportado. En la 7-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, okazinta pasintjare en Ŝanhajo, la sektoro pri veturiloj havis specialan sektoron ekskluzive por eksponado de eVTOL-oj, kio montras la viglecon de tiu sektoro en Ĉinio kaj atestas la fakton, ke ĝi alportas oportunojn kaj por ĉinaj kaj por alilandaj firmaoj.


Per politikoj por instigi pluan disvolvadon de malaltaltituda ekonomio, Ŝanhajo provas allogi firmaojn, kiuj disvolvas esploradon, disvolvadon, fabrikadon, testadon kaj komercajn aplikojn de novtipaj malaltaltitudaj flugmaŝinoj, kun la celo fariĝi monda referenco en novigo, disvolvado kaj operaciumado de malaltaltituda ekonomio. Samtempe kun la disvolvado de novtipaj flugmaŝinoj, Ŝanhajo kaj aliaj urboj ĉe la delto de Jangzio investas sur la infrastrukturo necesa por komerca operaciumado de tiuj flugmaŝinoj, kiel flughavenoj por eVTOL-oj, strukturoj por komunikado kaj superrigardo, kunligita reto de flugitineroj kaj aro da servoj necesaj por administri la aertrafikon en la regiono.


Ekonomio pli alte flugos


Agnoskata kiel merĝanta sektoro, malaltaltituda ekonomio havas grandan potencialon ankoraŭ esplorotan kaj alvokis la atenton de la ĉina registaro, kiu en la lastaj jaroj disvolvis plurajn politikojn por subteni la disvolvadon de tiu sektoro, konsiderata unu el la novaj motoroj de la ĉina ekonomia disvolvado. Pasinjare, la vortumo "malaltaltituda ekonomio" unuafoje estis skribita en la jara laborraporto de la ĉina registaro. Ĉijare dum la du sesioj ĝi estis prezentita kiel prioritato, kun pluraj proponoj kaj subtenoj cele al disvolvado de tiu sektoro, impulsota de la registara subteno por ke la miloj da provprojektoj enkondukataj nuntempe fariĝu komerce uzataj naciskale.


Vertaxi Matrix 1, disvolvita por transporto de pasaĝeroj, eksponata en la 7-a ĈIIE


Por provizi pli grandan subtenon al tiu sektoro, dekoj da ĉinaj universitatoj, inkluzive de ses renomaj, ekplanis novajn kursojn kaj programojn pri malaltaltituda ekonomio, interalie kariero pri teknologio kaj inĝenierio malaltaltituda. Ankaŭ estos kreitaj specifaj lernobjektoj por studentoj jam studantaj en aliaj karieroj, kiuj emas komenci karieron en tiu ĉi sektoro.


Laŭ antaŭvido de la Administrejo de Civila Aviado de Ĉinio, la malaltaltituda ekonomio atingos la valoron de 1500 miliardoj da juanoj ĉi-jare, kaj tiu valoro altiĝos al 3500 miliardoj post unu jardeko.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kamparano Nyima: Nia vivo nur pliboniĝos - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio