Kamparano Nyima: Nia vivo nur pliboniĝos |
2025-03-28 |
"Mia patrino devenas de Namling. Ŝi estis vendita kiel servutulo al Lnaze, kiam ŝi estis graveda. Do mi neniam konis mian patron. Naskita en malfeliĉo, mi vidis kaj spertis multajn malfacilojn dum mia infanaĝo," rakontis Nyima, naskita en 1952. En marto 1959 homoj en Xizang lanĉis la demokratian reformadon, kiu finis la servutan sistemon en la regiono. Tio liberigis milionon da servutuloj, inkluzive de 7-jaraĝa Nyima, kaj rajtigis ilin iĝi mastroj de siaj propraj vivoj. Nyima kaj lia patrino ricevis 23 mu-ojn (ĉirkaŭ 1.53 hektaroj) da tero, kune kun farmiloj kaj domo, kiuj alportis novan esperon al iliaj vivoj. Nun, la kvin infanoj de Nyima havas siajn proprajn familiojn kaj karierojn. Kvankam la 6.8-grada tertremo okazinta la 7-an de januaro 2025 igis la domon de Nyima neloĝebla kaj li nun devas loĝi en provizora loĝejo, tamen li ne estas maltrankvila pri la estonta vivo. "Danke al la subteno de la registaro, ni havis komfortan kaj varman vintron kun sufiĉe da manĝaĵoj. La registaro nun planas konstrui novajn domojn por ni. Niaj vivoj plu pliboniĝos," diris Nyima. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |