Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurita Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio
2025-03-27


La 25-an de marto estis inaŭgurita la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio. Dum la 4-taga kunveno preskaŭ 2 000 invititoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj faros profundan diskutadon pri la temo "krei estontecon por Azio en ŝanĝiĝanta mondo".


En la sekva tago, Guo Jiakun, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, prezidis la gezetaran konferencon de la forumo. Kiam iu raportisto diris, ke oni rimarkis, ke la Jarkunveno de Boao-Forumo por Azio publikigis la Jaran Raporton pri Azia Ekonomia Perspektivo kaj Integra Procezo 2025, kio montras, ke la ekonomia kresko de Azio antaŭvide pliiĝos ĝis 4.5% en 2025, kaj la tuta ekonomia produktokvanto de la mondo laŭ aĉetpova alparo pliiĝos ĝis 48.6%, kiel oni taksas la evolu-perspektivon de Azio kaj la rolon de Ĉinio en tiu flanko?


Guo Jiakun diris, ke kiel grava membro de la azia familio kaj la gastiganta lando de Boao-Forumo por Azio, Ĉinio senŝancele antaŭenigos altkvalitan disvolviĝon kaj altnivelan malfermadon, kunlaboros man-en-mane kun aliaj aziaj landoj por mildigi disvolvajn malfacilaĵojn kaj strebos kungajnajn rezultojn per kunlaboro, kaj faros novan "azian kontribuon" por antaŭenigi la mondan ekonomian kreskon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 22px;">Tradicia ceremonio por printempa ekvinokso en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio