Yudron: Nia vivo estas pli dolĉa ol dolĉa teo |
2025-03-27 |
Yudron estas pli-ol-90-jara vilaĝano loĝanta en Samyai de Shannan-urbo, Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. En malnova Xizang, la familio de Yudron, kiel servutuloj, suferis tra malvarmaj vintraj noktoj kunpremitaj sub ŝima kovrilo, kio estis la nura objekto, kiun ili havis por varmigi sin. Yudron memoris, ke ŝi devis ŝpini lanon por sia mastro por akiri manĝaĵon. "Mi laboris de tagiĝo ĝis krepusko nur por gajni manplenon da tsampa," ŝi diris. El tiuj malvarmaj tagoj, la plej korŝiraj memoroj de Yudron estis la forpaso de ŝiaj gepatroj pro malsano, kaj ŝi ne kapablis pagi por ilia kuracado. En marto 1959 homoj en Xizang lanĉis la demokratan reformadon, kio finis la servutan sistemon de la regiono. Proksimume unu miliono da servutuloj kiel Yudron, ricevis kampon kaj domon kaj iĝis posedantoj de la tero por la unua fojo. Nun, la familio de Yudron ĝuas gajan vivon. Ŝia nepo havas tibetan dolĉ-tean butikon ofte vizitatan de najbaroj kaj lokanoj. "Nia vivo hodiaŭ estas pli dolĉa ol dolĉa teo. Mi vere deziras, ke miaj gepatroj povu vidi nian nunan feliĉan vivon," deklaris la maljunulino, kiu atestis la evoluon de Xizang. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |