Tradicia ceremonio por printempa ekvinokso en Pekino |
2025-03-25 |
La 20-an de marto okazis la inaŭguro de la 2-a Ĝardenfestivalo de la pekina distrikto Chaoyang kaj de la 18-a Pekina Chaoyang-a Kulturfestivalo de Printempa Ekvinokso ĉe la parko Ritan. La kulmino de la evento estis prezentado de antikvaj ritualoj, antikva tradicio de pli ol 500 jaroj. La ceremonio uzis historie akurataj kostumoj, muzikiloj kaj aliaj aferoj, kaj allogis vizitantojn por intima sperto de la tradicia rito de printempa ekvinokso, kuncelebrante la kulturan heredaĵon ligitan al tiu ĉi sezono. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |