Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wei Yubin (Jado): Mia pripenso pri Esperanta legado
2025-03-24


La WeChat-legogrupo pri Esperanto ekzistas jam kvin jarojn. Dum nia vojaĝo tra la vasta kampo de Esperanta literaturo, ni renkontis demandon de ĉiu vojaĝanto: Kiu vojo kondukas al plej fruktodona celo? Ĉu ni sekvu la spurojn de la klasikaj majstroj, aŭ ni elektu la modernajn vojojn, kiuj ankoraŭ estas freŝaj kaj ŝanĝiĝantaj?


Multaj samideanoj demandas: Kiaj legaĵoj estas plej lernindaj kaj legindaj? Ĉu la originalaj aŭ la tradukitaj? Ĉu verkoj el la frua periodo de Esperanto ankoraŭ utilas por nuntempaj legantoj? Tiuj demandoj instigis min al profunda pripensado. Mi volas prezenti mian vidpunkton jene:


A. Elekti bonajn verkojn

B. Kio estas bona verko en Esperanto?

C. Ĉu klasikaĵoj eksmodiĝis?

D. Kompreni la esencon sen tro fiksiĝi sur la vortoj


A. Elekti bonajn verkojn


Esperanto havas relative mallongan historion, tamen ekde sia naskiĝo ĝi tuj ekhavis poemojn kaj beletraĵojn -- unikaj fenomenoj inter planlingvoj. Tio helpis ĝin rapide evolui. Hodiaŭ ekzistas miloj da originalaj kaj tradukitaj verkoj en Esperanto, sed nia vivo estas limigita. Post laboro, hejmotaskoj ktp, restas nur malmulte da tempo por legado. Pro tio, gravas elekti verkojn ne hazarde, sed laŭ kriterioj de kvalito kaj utileco


Montaigne (Michel de Montaigne), franca pensulo de la Renesanco, esprimis similan ideon en siaj Eseoj: "Mi trarigardas librojn, sed mi ne studas ilin; tio, kio restas en mi, ne plu estas io, kion mi rekonas kiel fremdan, sed nur tio, kion mia juĝo digestis."


Tio signifas, ke legado ne estas mekanika procezo de sorbado de informoj, sed selektado kaj prilaborado de ideoj laŭ propra juĝo. Same kiel Montaigne ne rigardis ĉiujn librojn kiel egalvalorajn, ni devas konscie elekti niajn legaĵojn, serĉante tiujn, kiuj vere nutras nian penson kaj lingvan sentemon.


B. Kio estas bona verko en Esperanto?


Esperanto kvankam jam maturiĝas post pli ol 130 jaroj, restas juna en la mondo de literaturo. Kvankam ankoraŭ ne aperis en nia lingvo verkistoj egalkvalite al tiuj de Shakespeare, Tolstoj aŭ Dante, tio ne signifas, ke Esperanto ne havas valorajn literaturajn verkojn.


Multaj talentaj aŭtoroj kontribuis al nia literaturo, kaj iliaj verkoj povas esti bonaj modeloj por lerni la lingvon kaj ĝui ĝian belecon. Ekzemple, William Auld, Jorge Camacho kaj Kálmán Kalocsay verkis kun lingve rafinita kaj pense profunda stilo. Samtempe, tradukoj de Kabe (Faraono), Antoni Grabowski (Sinjoro Tadeo) kaj aliaj majstroj portis en Esperanton riĉecon de monda literaturo.


Kabe, unu el la plej elstaraj Esperantaj stilistoj, iam argumentis, ke Esperanto, en sia formiĝa stadio, pli profitas el tradukado ol el originala verkado, ĉar traduko trudas al la lingvo problemojn, kiujn originala verkado povus eviti. Kvankam lia diro aperis en la frua periodo de Esperanto, tamen ĝi restas grava eĉ hodiaŭ. Bone faritaj tradukoj helpas pliriĉigi la lingvon kaj provizas altkvalitan modelon por novaj verkistoj.


Same kiel Montaigne rimarkis, ke "pli bona estas kapo bone formita ol kapo plenplena", ankaŭ en Esperanto ni ne celu nur kvante grandan legadon, sed legadon, kiu vere formas nian lingvan kaj pensan kapablon.


C. Ĉu klasikaĵoj eksmodiĝis?


Por respondi tiun demandon, ni unue komprenu, kio estas klasikaĵo. Laŭ PIV, klasikaĵo estas antikva literaturaĵo rigardata kiel modelo de universala valoro. Do, klasika verko estas ne nur longe ekzistanta, sed ankaŭ vaste rekonata kiel stila modelo.


Kelkaj kredas, ke verkoj el la frua periodo de Esperanto, kiel La Faraono de Prus, jam eksmodiĝis. Sed ĉu vere klasikaĵoj perdas sian valoron laŭ tempopaso? Se tiel estus, kial oni ankoraŭ legas La Libron de PoezioRuĝdoman SonĝonOdiseadon de Homero kaj Hamleton?


Montaigne atentigis, ke leganto devas legi ne nur por kolekti sciojn, sed ankaŭ por pliriĉigi sian propran pensadon. Li mem preferis la verkojn de antikvaj pensuloj, ĉar ili enhavis ideojn, kiuj restis validaj tra la tempo. Same en Esperanto, klasikaj verkoj havas konstantan valoron -- ne nur kiel historiaj dokumentoj, sed ankaŭ kiel lingvaj kaj artaj modeloj.


Se ni ne konas nian devenon, kiel ni povos certigi nian direkton en la estonteco?


D. Kompreni la esencon sen tro fiksiĝi sur la vortoj


Ĉina poeto Tao Yuanming (365-427) iam diris: "Lernu legadon por kompreni la esencon, ne por tro fiksiĝi sur la vortoj." Simile, Menzio avertis kontraŭ troa ligiteco al vortaj detaloj, kiu povas kaŝi la pli profundan signifon de la teksto.


Montaigne esprimis preskaŭ saman penson en siaj Eseoj, li ne klopodis parkerigi aŭ perfekte kompreni ĉion, sed nur retenis tion, kio nature restis en sia menso. Tia aliro povas esti tre utila por Esperanto-legantoj, precipe por tiuj, kiuj ankoraŭ lernas la lingvon.


Kiam ni legas en Esperanto, ni ne devas fiksiĝi ĉe ĉiu nekonata vorto aŭ komplika frazo. Lernado estas vojaĝo, kaj signifoj riveliĝas iom post iom. Kiel Zhuge Liang en la Romano pri la Tri Regnoj, kiu legis librojn por kapti la ĝeneralan ideon anstataŭ obsedi pri detaloj, ankaŭ ni devas kultivi pli fluan kaj ampleksan legadstilon.


Tiu ideo estas aparte grava por Esperanto-lernantoj. Lastatempe, en nia leg-grupo, multaj diskutoj temis prikazoj kiel "al kie" aŭ la uzo "tio" por homoj. Iuj tute rifuzis ilin, aliaj plene akceptis. La plej bona solvo al tiaj duboj ne estas rigida disputado, sed pli vasta legado. Per sperto kun diversaj stiloj kaj uzokazoj, la lingvo fariĝas pli natura kaj komprenebla.


Konkludo


Same kiel la klasikaj tekstoj en nia lingvo montras la vojon al rafinita esprimo, nia legado de tiuj verkoj montras al ni nian vojon en la evoluo de nia pensado. Kiu scias sian devenon, scias sian alvenon -- kaj Esperanto, kun siaj klasikaj kaj modernaj literaturaj trezoroj, estas nia vojaĝgvidilo.


Tial, ni elektu bone, legu saĝe, kaj plivastigu nian vidkampon tra la riĉa pejzaĝo de Esperanto-literaturo.


Verkita de Wei Yubin (Jado)
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Grizaj ardeoj konstruas nestojn en Shanxi-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio