Ĉina ĉefministro ĉeestis en Ĉina Disvolva Forumo 2025 |
2025-03-24 |
La 23-an de marto ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis la malferman ceremonion de la Ĉina Disvolva Forumo 2025 en Pekino kaj faris ĉefan paroladon. Li diris, ke, kiel prezidanto Xi Jinping emfazis, disvolvo estas eterna temo de la homa komunumo. Ĉiuj zorgas pri la ekonomia disvolvo de Ĉinio kaj pri la tutmonda disvolva tendenco. Li Qiang diskonigis kelkajn siajn rimarkojn kaj pensojn el tri vidpunktoj. La unua vidpunkto estas rigardi la viglecon de la ĉina ekonomio el la perspektivo de "la ekonomio de Printempa Festo". Ĉi-jare, dum la Printempa Festo, la ĉina ekonomio montris serion da rimarkindaj apartaĵoj. La konsumaj merkatoj de kino, vintra turismo, kultura turismo kaj aliaj sektoroj estis tre viglaj, montrante la grandan potencialon de la interna ekonomia cirkulado. La dua vidpunkto estas kompreni la ĉinan ekonomian politikon tra la du sesioj, nome la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Ĉinio ĉi-jare starigis sian ekonomian kreskocelon je ĉirkaŭ 5%, kio baziĝas kaj sur profunda kompreno pri la fundamentaj kondiĉoj de la ekonomio kaj sur firma konfido pri la propra kapablo kaj estonta disvolva potencialo. La tria vidpunkto estas pensi pri la ĝusta vojo al homa progreso tra la internacia ŝanĝiĝo. Ĉinio ĉiam integras sian propran disvolviĝon kun la tutmonda disvolviĝo, aliĝas al la ĝusta direkto de ekonomia tutmondiĝo, praktikas veran plurflankismon kaj strebas fariĝi fonto de stabileco kaj certeco por la tutmonda paco kaj disvolviĝo. La Ĉina Disvolva Forumo 2025 okazas de la 23-a ĝis la 24-a de marto. La temo de ĉi-jara forumo estis "komplete liberigi disvolvan impulson kaj kune akceli stabilan kreskon de tutmonda ekonomio". (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |