Ŝanhaja Sakurfestivalo kun vespera promenado |
2025-03-20 |
En Ŝanhajo jam komenciĝis la sezono de sakuroj, kaj ĉijara Ŝanhaja Sakurfestivalo komenciĝis la 15-an de marto en la parko Gucun. Entute 120 specoj de sakuro kaj pli ol 16 mil sakurarboj devos flori ĉi-jare en la parko. Ĉijara festivalo unuafoje permesas al vizitantoj admiri la sakurojn de 6:00 ĝis 9:30 ptm. Dum la festivalo la parko ankaŭ gastigos plurajn interagajn aktivaĵojn pri diversaj sektoroj, inkluzive de kulturo, manartaĵoj, turismo, sporto kaj legado. La festivalo daŭros ĝis la 15-a de aprilo. Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |