Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La monto Jiuhua, simbolo de kulturinterŝanĝo de antikva Ĉinio kaj Koreio
2025-03-19


Tiun ĉi Printempan Feston de Ĉinio mi pasigis ĉe la monto Jiuhua (ĉine: 九华山). Por mi, tio estas unua fojo pasigi la Printempan Feston en montara vilaĝo de Ĉinio, kiu estas plena de budhisma kulturo kaj homameco de ĉinaj vilaĝanoj.



Meze de januaro mi ricevis telefonvokon de mia amiko, esperantisto, kiu laboras en iu videaĵ-elsendejo. La elsendejo planas filmi pri la monto Jiuhua, kaj mia vojaĝo al la monto tuj komencis.



La monto Jiuhua estas konata kiel unu el la kvar famaj budhismaj sanktejoj de Ĉinio, ĝi ankaŭ estas reprezentata de Dizang-bodisatvo (ĉine: 地藏菩萨).  Dizang-bodisatvo estas ankaŭ konata kiel unu el la reĝfamilianoj de Sinluo (ĉine: 新罗), antikva korea dinastio, mi estis petita partopreni en la filmadon pri la monto Jiuhua.


Dizang-bodisatvo, nomata Jin Qiaojue (ĉine: 金乔觉; koree: Gim Gjo-Gak), en sia juna tempo studis en Chang'an, tiama ĉefurbo de la dinastio Tang, kaj reiris al sia lando, kaj post kelkaj jaroj li revenis al Ĉinio kun sia blanka dorlothundo, nomita Shan-ting (善听).


Laŭvole vizitinte kelkajn lokojn, Jin Qiaojue atingis la monton Jiuhua kaj metis sian asketan ejon en iun kavernon ĉe mezalta loko de la monto. Dum longa asketado, li hazarde estis trovita de vilaĝanoj, li kulturis la vilaĝanojn ne nur per vortoj, sed ankaŭ per sia praktikado.


Jin Qiaojue finis sian vivon 99-jaraĝan kaj post tri jaroj liaj disĉiploj ekkonsideris lin "budho enkarnita" (ĉine: 肉身佛). Oni konstruis templon sur la monto kaj lokanoj praktikis lian instruon en sia ĉiutaga vivo.


La imperiestro de Tang-dinastio en la jaro 757 donacis oran sigelon al Jin Qiaojue. Li Bai, granda poeto de antikva Ĉinio, verkis poemon pri li, kaj la monto Jiuhua fariĝis unu el la kvar budhismaj sanktejoj. Nun multaj homoj, inkluzive de koreoj, vizitadas la monton kaj lernas la saĝon de vivo kaj amon al homoj.


Dum la semajn-longa vojaĝo en la regiono de la monto Jiuhua, mi spertis multon. Kvankam mia rolo estis malgranda en la filmo, tamen la sperto estis tre interesa. La kamerao sekvis min kaj notis delikatajn ŝanĝiĝojn de mia mieno: Denaske senrideta, ofte paliĝa kaj rigidiĝema pro io...


La filmo longas nur 25 minutojn, sed ok teamanoj kaj mi estis tre lacaj: Preskaŭ ĉiumatene ni ellitiĝis je la 6-a kaj enlitiĝis ĉirkaŭ la 23-a kaj malfacilis manĝi en la kutima horaro, kaj pro tio mi ofte devis fronti la proteston de mia stomako je severa malsato dum la tuta filmado. "Denove" aŭ "refoje", tiuj simplaj vortoj de la reĝisoro fariĝis la plej timigaj, ĉar tio signifas, ke ni devas daŭre filmadi, sen paŭzo aŭ manĝo.


Pro la profunda influo de budhismo, loĝantoj de la regiono jam en antikveco alkutimiĝis manĝi vegetare, kaj la vegetaraj pladoj ne entenas ajlon, cepon ktp, kiuj havas fortan guston kaj ne bonutilas asketadon de bonzoj. Kvankam nuntempe la kutimo manĝi vegetare ne plu estas tiom populara, tamen multaj lokanoj ankoraŭ obeservas ĝin almenaŭ en novjara festo.



Sur la pordoklapoj de nia loĝejo kaj ĉambro, mi gluis la versparojn de la Printempa Festo, kio estis la unuafoja sperto dum mia tuta vivo. Same estas la unua fojo, ke mi, kun la bonzo invitita de ĉiĉerono, kune matemmanĝis per pladoj vegetaraj.


Tranokti en templo dum la filmado estis alia unika sperto por mi. Fakte lastatempe ĝi fariĝis iasenca modo por koreoj, kiuj travivas vere elstreĉiĝajn tagojn. Ekzemple, lernantoj por eniri altkvalitan universitaton, universitatanoj por eniri mondfaman kaj grandan entreprenon kaj tiuj, kiuj celas esti promociitaj al pli alta posteno ktp.  


Samtempe mi gustumis ver-verajn vegetarajn manĝaĵojn, kiujn bonzoj ĉiutage manĝas. Lastatempe homoj pli ofte manĝas vegetarajn ol viandajn pladojn por sano, sed en tiuj ĉi vegetarmanĝaĵoj estas miksitaj ne malmultaj spicaĵoj por allogi homan guston. Sed la vegetarmanĝaĵoj en budhisma templo preskaŭ entenas nenian spicaĵon, nur vere simplan, naturan kaj nepikan guston. Aldone, ni povis vidi multegajn stelojn senĉese scintilantajn, kiuj tutnokte kovras la ĉielon.


Pro la kaprica surmonta temperaturo, mi multe suferis, sed samtempe mi sciiĝis, ke la monto Jiuhua havas intiman rilaton kun Koreio pro la influo de Dizang-bodisatvo. Mi spertis la Printempan Feston tie, kaj tio estas neforgesebla sperto en mia vivo.


Verkis: Choi Manwon (Profesoro de Esperanto-fako de Zaozhaung-a Universitato)





































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping inspektis Guizhou, sudokcidenta Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio